Alvoko de ILEI por la kongresoj 2025 kaj 2026

ILEIKonforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por:
– invitanto de la 58a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2025,
– invitanto de la 59a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026.

Organizaj postuloj

  • La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI.
  • La kongreso devas esti Esperanto-evento sen konkurenco de aliaj eventoj.
  • La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto.
  • LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas pri la kongresorganiza laboro al la Estraro de ILEI sekvante la kutiman taskodividon https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf inter LKK kaj ILEI.

Legu pli en la retejo de ILEI https://www.ilei.info/novajxoj/alvoko_por_2025-2026.php

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi