Alvoko kontribui al la kongresa temo de la 109a UK

aruŝoĈie en la mondo la medio, en kiu vivas la homoj, estas minacata de la agadoj de la homo. Tiu problemo ne estas hodiaŭa, sed ĝi jam ekzistas de multaj jaroj. La homo devas trovi solvon por plibonigi la medion… kaj la mondon. Por pace solvi necesas, ke homoj parolu komunan lingvon en kulturo celanta interkompreniĝon. La lingvo estas la bazo de komunikado inter la homoj kaj unu el la esprimoj de la homaj kulturoj. Samtempe fortigante la lokajn lingvojn, diversloke en la mondo minoritatigitaj kaj minacataj, necesas antaŭenigi la uzadon de komuna neŭtrala lingvo por justa kaj demokratia interkomunikado. La lokaj lingvoj gardas trezoraĵojn de la loka medio kaj de la loka homa kulturo, dum neŭtrala internacia lingvo, nome Esperanto, rolas kiel alirebla ponto inter la popoloj, metitaj en egaleco unu kun la aliaj.

Por plibonigi la medion kaj la mondon diversaj homaj grupoj klopodas organiziĝi pere de asocioj kaj agadas naci- kaj internaci-nivele. Multaj el tiuj jam uzas Esperanton kiel laborlingvon. Agadante en aŭ trans la limoj de landoj kaj ŝtatoj, tiuj asocioj flegas pri siaj fakoj kaj komunumoj – kaj multaj komuniĝas sub tegmenta monda organizo kiel Universala Esperanto-Asocio – plenumante la diversajn Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE) de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive la 17an CDE, nome “partnerecoj por la celoj”.

Dum la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio, inter la 3a kaj la 10a de aŭgusto 2024, la kongresanoj diskutos pri tio surbaze de la temo “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Tiu temo ebligos al kongresanoj diskuti pri la signifo kaj apliko de la tri agadkolonoj de UN, nome paco, homaj rajtoj kaj evoluigo; pri la 17 CDE-oj; pri la situacio de indiĝenaj kaj minoritatigitaj lingvoj samkiel pri la uzo de majoritatigitaj lingvoj, pri ponto-lingvoj kaj pri la monda lingva problemo; pri la situacio de virinoj, junuloj kaj aliaj minoritatigitaj grupoj en la mondo; kaj pri necesaj paŝoj kaj solvoj por daŭripova evoluigo de niaj socioj kaj la flegado kaj plibonigo de niaj medioj kaj de nia mondo, komuna hejmo de la homaro.

Aruŝo estas taŭga gastiganto por tiu kongresa temo. Sidejon de la Orient-Afrika Komunumo kaj ĉefurbo de la Orient-Afrika Federacio, la urbon ĉirkaŭas gravegaj naturaj ejoj, kiuj mem frontas siajn defiojn por konservado, kaj riĉa aro de etnoj, kun rezisto de lokaj lingvoj kaj kulturo, aldone al la uzo de lingvo, kiu mem reprezentas lingvafrankaon en ampleksa regiono de Afriko, nome la svahila. La iro de la UK al Aruŝo, kiu gastigos la unuan UK-on en Afriko, estas historia okazo diskuti pri lingvo, homo kaj medio kaj semi la internacian lingvon inter la homoj en tiu regiono. Ni studos la temon en Afriko kaj aliaj partoj de la mondo. Ni analizos ĝin el loka kaj pli vasta vidpunktoj kaj fine ni analizos, kiun rolon ludu la Esperanto-movado por plibonigi la medion kaj la mondon pere de lingva kaj homa agado. Ni invitas ĉiujn esperantistojn lertajn pri la temo “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo” proponi prelegon kaj aktivaĵojn por la 109a UK. Eble vi agadis en la mediokampo kaj pretas raporti pri viaj spertoj. Aŭ vi subtenas asocion, kiu agadas rilate lingvojn, flegadon de homoj kaj homaj rajtoj. Ni do invitas vin dividi viajn spertojn kun la kongresanoj.

La reĝisoro de la kongresa temo en 2024 estas François Hounsounou, veterana esperantisto kaj instruisto el Benino. Li estis estrarano de TEJO pri Landa kaj Afrika Agado, plurfoje estis membro de la Afrika Komisiono de UEA kaj laste ĝia kunordiganto. Aldone, li kalkulos je la helpo de tri vicreĝisoroj: Espoir Kasati, instruisto kaj poligloto el D. R. Kongo, por la subtemo “Lingvo”; Miora Raveloharison, instruisto kaj aktivulo pri virina agado el Madagaskaro, por la subtemo “Homo”; kaj Cyprien Guiya, agronomo el Benino, por la subtemo “Medio”. Por kontakti la reĝisoron pri la kongresa temo, skribu al la malfermita diskutlisto kongresatemo@groups.io – interesatoj ankaŭ povas aktive partopreni en ĝi – aŭ private al hounfranc1@yahoo.com.

Ĉiuj estas invitataj aliĝi al la 109a UK per la reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2024 antaŭ la fino de la dua aliĝperiodo en la 31a de marto 2023. Donace subteni la 109an UK-on eblas interalie pere de la Fondaĵo Afriko: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. UEA dankas al la reĝisoro, la vicreĝisoroj kaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas kontribui por la sukceso de la 1a UK en Afriko!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1153.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi