Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj – denove en la japana

libro

La libro pri la brazilindiana knabo Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj estas la libro originale verkita en Esperanto kiu havis plej grandan sukceson en la mondo! Neniu alia libro estis el Esperanto tradukita en tiom da lingvoj kiel tiu ĉi. Ĉu iu fidinde elnombris, en kiom da lingvoj ĝi legeblas? Ĉu pli ol 30? Kaj eĉ pli.

La prestiĝa japana infanlibra eldonejo Fukuinkan Shoten eldonis ĝin en 300.000 ekzempleroj. Ĝia tradukinto estis mirinda japana lingvomajstro Takasuga Itoru. Tiu lingva majstreco helpis, ke la libro eniru lernejajn listojn de rekomenditaj legaĵoj por la lernantoj de la aĝgrupoj 11-13. En Esperanto Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo aperis ĉe TK en Kopenhago en 1979.

Por la jaro 2024 la eldonejo anoncis preparon de la nova eldono. Post 40 jaroj la eldonejo omaĝas al la fama tradukisto.

Spomenka Štimec

Fonto: https://esperanto.hr/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi