Beletra Almanako, 2023, №47

Beletra Almanako 47Plej ofte la rubrik-komencaj fotoj kaj la kovrilbildoj estas selektitaj de Jorge Camacho. Por la kovrila foto prezentanta Golden-Gate-Ponton, San-Francisko, li sendis poemeton “La golfeto”, kiu uverturas la junian Beletran Almanakon.

La prezenton de la 47a Boao verkis Probal Daŝgupto pri du respondecoj de tiuj, kiuj legas beletron en Esperanto.

Originala prozo ĉi-foje ne estas optimisma. La rakonto Mobilkoj de Marian Zdankowski temas pri mobilizitoj al milito kun klara fin(al)o al la du pacifistoj. Per sia rakonto “Sur la eĝo” István Ertl omaĝas Jacques Chessex pro La Ogro – romano-meditado pri morto. Ankaŭ ĉi-tie temas pri milito. Aŭ pli ĝuste, pri ribelo de razklingoj: “Ene de kvar tagoj, la tuta homaro estis forrazita el la vizaĝo de la Tero”. Kion ne faras pasaĝeroj, ni ekscias el la novelo de Debra Hamel La pasaĝero.

Originala poezio ĉeestas danke al la kontribuoj de Probal Daŝgupto kaj Wael Almahdi.

Tradukita prozo venas de Dino Buzzati: Io kio komenciĝas per L (tradukis Sara Spanò); Manashi Dasgupta: Enigmo propra (tradukis Probal Daŝgupto).

Ionel Oneţ konigas poemojn de la rumana simbolista poeto D. Iacobescu.

Teatra ĝenro prezentiĝas per Veronika kaj Paŭlo de István Ertl, amhistorio hungara-estona tra jardekoj, tre taŭga por radio-spektaklo.

La plej ampleksa teksto en ĉi tiu almanako estas verkita de Geoffrey Sutton pri identeco esplorata diversflanke kun apogo al pluraj pensuloj. Kiel oni fariĝas verkisto? Kiel funkcias la procedo de romanverkado? Sten Johansson, aŭtoro de pluraj novel(ar)oj kaj romanoj, meditas “pri la strebado, stumbloj kaj konsideroj” de tia verkanto en Rakonti romane.

Wim Jansen prezentas en Sur neŭtrala lingva fundamento lingvajn spertojn el kelkaj rondvojaĝoj tra la eksjugoslaviaj landoj Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Montenegro, kaj konkludas: “La motivado lerni la plej konvenan lingvon de la momento batas ĉiun teorian argumentadon pri facileco kaj neŭtraleco”. Josip Pleadin rakontas pri la kroata verkisto Đuro Sudeta (enplektiĝas rakonto pri Zora Heide), akompane ties poemoj aperas en la traduko de Josip Velebit.

Du recenzoj enestas en BA-47: Laurent Ramette pri Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio (de Kalle Kniivilä) kaj Sten Johansson pri Simeono (de Mikaelo Bronŝtejn).

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/ba-13

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi