Premio por Itala Instituto de Esperanto

30Itala Instituto de Esperanto partoprenis en Premio por “European label of languages“. Ni prezentis la unuan jaron de la projekto “30 oraj horoj”, kaj itala registaro premiis nin (nia projekto estis inter premiitoj de aliaj lingvoj, do Esperanto estis konsiderata vere kiel lingvo).

La 24an de oktobro okazis en Romo ceremonio por la premiado, dum kiu oni havis la okazon paroli pri nia projekto dum konferenco pri Erasmus+projektoj. Estis granda scivolemo pri nia lingvo, kaj ankaŭ la komisiono montris intereson por la uzo de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo kaj kiel lingvo por interkulturo.

Laura Brazzabeni

Fonto: EKO, 2023, №63.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi