Katalunio: KEJ aliĝis al la Nacia Junulara Konsilio

kej
La 12an de novembro la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC) aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al CNJC kiel plenrajta membro. Per tiu ĉi aliĝo KEJ integriĝas en la plej grava junulara organizaĵo en Katalunio. Tio permesos al la Esperantista junularo de Katalunio esti en rilato kaj havi sinergiojn kun aliaj asocioj de la teritorio, kaj samtempe atingi unu el siaj fundamentaj celoj per la disvastigo de la internacia lingvo kaj esperantismo inter la landa junularo.

Gratulojn al KEJ pro tiu atingom kiu fine okazis post longaj klopodoj de diversaj membroj de la asocio, kaj sukceson por la estonteco!

TEJO fieras pri siaj landaj sekcioj, kaj ĉiam pretas helpi per subteno kaj akompanado de la Estraro, oficistoj, volontuloj… aŭ per ajna alia rimedo!

Eksciu pli…

Fonto: https://www.tejo.org/kej-aligxas-al-cnjc/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi