Alparolo de UEA dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro 2023

uneskoĈiun duan jaron, Unesko kunvokas dusemajnan Ĝeneralan Konferencon en novembro (ĉi-jare: la 7-22an de novembro), kaj dum la unua semajno dudeko da horoj estas dediĉitaj al la “debato pri ĝenerala politiko”: antaŭ la pleno rajtas paroli po ses minutojn ĉiuj membroŝtatoj kaj po tri minutojn la NeRegistaraj Organizoj, kiuj petas tion kaj estas akceptitaj. Praktike 84% el la ŝtatoj alparolis, kaj ĉirkaŭ 8% el la organizoj, sed UEA ĉiam profitas la okazon. Nur lastminute ni estas avertitaj pri la limdato por proponi tekston kaj la dato de la alparolo, ĉar la decidoj okazas dum la Ĝenerala Konferenco mem, sed tiuj ĉi datoj estas antaŭvideblaj. Ĉi-jare, la alparolo okazis sabaton la 11an de novembro matene kaj la franclingvan tekston legis François Lo Jacomo, ĉefreprezentanto ĉe Unesko kaj estrarano de UEA. Kiel ĉiuj aliaj alparoloj, ĝi estas spektebla per la retejo de Unesko: unesco.org/fr/general-conference/42/speeches?hub=79837 kaj pli precize https://www.youtube.com/watch?v=7Xm3OIcK7C0&t=5287s.

Jen la teksto tradukita al Esperanto:

Sinjorino prezidanto,
Ekscelencoj,
Sinjorino Ĝenerala Direktoro, en via enkonduko al tiu ĉi debato pri ĝenerala politiko, vi diris: “ne estas facile trovi komunan lingvon, kiun 194 membroŝtatoj povas paroli kune”;. Nia organizo, Universala Esperanto-Asocio, povas helpi vin pri tio.

La 26-an de julio 1887 aperis la unua manlibro de la internacia lingvo de Doktoro Esperanto, la doktoro, kiu esperas, kaj malgraŭ ĉiuj obstakloj, kiuj stariĝis antaŭ ĝi, Esperanto estas nun parolata de milionoj da homoj en pli ol cent landoj. Nia asocio prezidas la Komitaton pri Lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj1.

Jam antaŭ pli ol cent jaroj, la landoj favoraj al Esperanto ene de Ligo de Nacioj reprezentis duonon de la monda loĝantaro. Unesko plurfoje subtenis nin, per rezolucioj en 1954 kaj 1985, kaj per diversaj mesaĝoj, inkluzive de vi, Sinjorino Ĝenerala Direktoro. Ni tre dankas al vi pro tio.

Kiam, antaŭ pli ol kvardek jaroj, la eminenta esperantisto kaj tradukisto Claude Piron diris al mi, ke la ĉefa malfacilaĵo por interkompreno ne estas la lingvoj mem, sed la kulturaj diferencoj, mi unue miris. Sed danke al Esperanto, tio iĝis evidenta: ne sufiĉas paroli la saman lingvon por kompreni unu la alian. Tamen, ĉi tiu malfacilaĵo ne estu malhelpo, ĉar precize tiu kultura diverseco igas nian mondon riĉa: ĉiu diferenco estas kolora subtileto, kiu aldoniĝas al nia granda tutmonda mozaiko. La vivo estas tro mallonga por studi la 8 300 lingvojn, kiujn via atlaso listigas, sed se anstataŭ dediĉi dekojn da horoj al penado pri la neregulaj verboj de unu el ili, ni tre rapide aliras, danke al simpla kaj senescepta lingvo, jenan duan etapon: interkultura dialogo, ni realigas konsiderindan paŝon al pli bona interkompreniĝo, do al paco.

Nia asocio aktive partoprenas en la festado de la Internacia Tago de Paco, sed ankaŭ en la disvastigo de Unesko-sciindaĵoj, danke al la Esperanta versio de Unesko-Kuriero. Nia venonta Universala Kongreso, ĉe la piedo de Kilimanĝaro, en Tanzanio, vigle akcelos la praktikadon de Esperanto sur tiu ĉi rapide progresanta kontinento. Kaj multaj esploroj, precipe danke al la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiu akompanas nin en ĉi tiu Ĝenerala Konferenco, pruvas, ke lernado de Esperanto faciligas postan lernadon de aliaj lingvoj. Ni ofertu al niaj infanoj ĉi tiun potencan ilon por pli bone interkompreniĝi.

1 Noto: Pri la Komitato pri lingvoj de UN, jen ligilo kun informoj: https://ngocongo.org/ngo-committees-in-new-york/

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1142.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi