Beletra Almanako, 2023, №46

beletra almanakoSe vi ne partoprenis en la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden, kaj ne aŭdis kiel Eduard Werner prezentis Esperanto-fonajn rakontojn La ralofalo (en 2019) kaj Drako en Esperantujo (en 2022), legu la tekstojn en ĉi tiu BA, prefere voĉe kaj eĉ antaŭ viaj samklubanoj por rekrei la etoson.

Kiaj povas esti dezirindaĵoj ĉe diversaj homoj vi ekscios el la rakonto Dezirindaĵoj de Yin Jiaxin. En Artpeco… de Debra Hamel ni vizitu bildgalerion.

István Ertl tiele enkondukas sian tekston La platformo: “Mi imagis kaj ekverkis aventur-romaneton iom simil-tonan kiel la antaŭulo [La postdomo, 2003. – HG], titolante ĝin La platformo. La satirataj realeroj venas do el ĉirkaŭ la jaro 2008. La verkado tamen interrompiĝis… Spektinte la estonan filmon Viimane vahipost (La lasta gardposteno), mi memoris elfosi el la forgesujo tiun romantorson, kaj transdonas ĝin: juĝu ĉu ĝi prefere restintu forgesita”. Tiom da originala prozo ĉi foje.

Tradukita prozo ĉeestas per du kontribuoj: rakonto de Selma Lagerlöf La trolido (tradukis Sten Johansson) kaj fragmento el Preter krimo kaj puno de Jean Améry (tradukis Trevor Steele) pri la situacio de judaj intelektuloj en naziaj koncentrejoj.

Originala poezio venas de Nicolau Dols: Denove denove. Tradukita poezio de du aŭtoroj: Seán Ó Ríordáin (tradukis Seán Ó Riain kaj Meva Maron) kaj István Kemény (tradukis István Ertl). Teatro aperas danke al Luiza Carol, kiu verkis imagitan epilogon por la opero Aida de Verdi.

Studoj pri la esperanta literaturo de Vilmos Benczik estas en la atentocentro de Jorge Camacho, kiu prikonsideras, ĉu valoras reeldoni ĉi tiun kolekton, eldonitan en 1980, kaj en kiu formo. Li relevas la demandon de Benczik “Ĉu ni rajtas entute paroli pri Esperanta literaturo, aŭ nur pri aro da verkoj, kreitaj esperantlingve?” kaj donas sian respondon, kaj komentas plurajn asertojn kaj dubojn pri la esperanta literaturo de Benczik.

En Ses difinoj serĉantaj fakon Federico Gobbo prezentas ses ĉefajn difinojn pri interlingvistiko kaj fine li rimarkigas, ke “la nuntempa interlingvistiko bezonas remalkovri la intuicion de Bausani kaj okupiĝi ankaŭ pri artcelaj, fikciaj kaj beletraj lingvoj, eble malpli seriozaj en la celoj sed ne malpli interesaj pro tio”.

Paĝonombre ampleksas la recenza fako, kvankam en ĝi estas nur du recenzoj. Ampleksan analizon Jorge Camacho dediĉas al la tri volumoj de Ĉina antologio (1919-1949, 1949-1979, 1979-2009), kovrantaj preskaŭ jarcenton de la ĉina literaturo. Kaj Debra Hamel detale esploras pri La kurioza incidento de la hundo en la nokto de Mark Haddon (tradukis Simon Davies), la libro, “kiu gajnis multe da beletraj premioj… kaj troviĝas en listo, kompilita de la taggazeto The Guardian, de la 100 plej bonaj libroj de la 21a jarcento”.

La prezenton de la februara Beletra Almanako (№46) verkis Probal Daŝgupto. Pluraj fotoj kaj alispecaj ilustraĵoj pri arb(ar)oj por la kovropaĝo kaj rubrikoj ornamas la junian almanakon.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi