Interkultura Novelo-Konkurso (INK): La 4a konkurso kun nova temo

ink

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) alvenas kun nova temo: “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens”. La kvara eldono de la konkurso estis lanĉita dum la oktobra Retoso kaj estas rezulto de daŭra kunlaboro kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), Bobelarto kaj aldone aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj per la eblo konkursi en ses diversaj lingvoj: krom Esperanto, eblas konkursi en la itala, la kataluna, la persa, la rusa kaj la ukraina. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj daŭre bonvenas.

Eblas gajni en la du kategorioj de komencantaj kaj spertaj verkistoj entute dek monpremiojn kun la suma valoro 4500 eŭroj. La prezidanto de la konkurso estas irana esperantisto Ahmad Mamduhi, kiu estas ankaŭ prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).

Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longo. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj.

La ĵurio konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 110a Universala Kongreso de UEA en 2025. En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premiojn de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premiojn de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.

La limdato por konkursi estas la 30a de junio 2024.

Vidu ĉiujn informojn kaj detalojn pri la konkurso ĉe: bobelarto.ink/konkurso.

Kadre de la tria eldono, kies temo estis La sekreta vivo de miaj najbaroj, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 1331 konkursantajn novelojn de partoprenantoj el 48 landoj. La gajnintoj estos anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum la venonta 109a UK, okazonta en Aruŝo, Tanzanio la 3-10an de aŭgusto 2024. Por aliĝi al la kongreso vizitu: uea.org/kongresoj/alighilo.

La du novel-rikoltoj de la antaŭaj konkursoj estas aĉeteblaj en la Libroservo de UEA (Amo, tuso kaj forpaso katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=669 kaj La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=233), ankaŭ ĉe eldonejo KAVA-PECH (Amo, tuso kaj forpaso kaj La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1143.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi