La unua aŭtuna kunflugo apud Kaŭno

kunflugo

Pli ol 50 esperantistoj el diversaj lokoj de Litovio venis al la unua aŭtuna kunflugo 23-24an de septembro. Kvankam ĝi estis la unua renkontiĝo kun tiu nomo, ĝiaj radikoj estas en la delongaj sukcesaj printempaj seminarioj de ĵurnalistoj, kaj ĝi konservis la saman formon: prelegoj de invititaj litovaj fakuloj okazas en la litova lingvo, programeroj de litovaj esperantistoj en Esperanto.

Ĉi-foje en turisma bieno de la vilaĝo Antalkiai, kiun multaj litovaj esperantistoj konas de la printempa renkontiĝo, ni kunflugis allogitaj de interesa kaj bunta programo. Post kutimaj aferoj kiel malfermo kaj komuna fotado la unua gasto estis Tautvyda Marcinkevičiūtė-Patackienė – konata litova poetino, tradukistino, gajninta multajn literaturajn premiojn. Ŝia rakonto pri sia vivo, verkado, tradukadoj kaj porcio da poezio, kiun ŝi legis, estis tre bela travivaĵo kreinta bonan aŭtune nostalgian, sed kongrue kun la vetero, somere sunan etoson.

La dua gastprelegantino estis d-rino Aušra Strazdaitė-Ziberkienė el la muzika fako de la Kaŭna urba muzeo. Ŝi rakontis pri gardataj en la muzeo esperantaĵoj, savitaj de muzeistoj kaj ligitaj kun elstaraj litovaj komponistoj, kantistoj kaj agantoj de muzika kulturo. Estis bona okazo por ekkoni tiun flankon de Esperantaj valoraĵoj, kaj plaĉa estis la vigla maniero de la prelegantino ĉion prezenti.

La “najlo” de la taga programo estis la renkontiĝo kun Petras Čeliauskas – elstara litova esperantisto kun nekredeble longa listo de meritoj por la Esperanta movado kaj multflanka talentulo. Jam 94-jara, sed daŭre laboranta por Esperanto kaj por sia urbeto Švėkšna, li ĵus verkis libron de siaj memoraĵoj. Danke al Povilas Jegorovas la libro estis eldonita dum rekorde kurta tempo ekzakte por nia kunflugo. La aŭtobiografio La vojaĝo de mia vivo kun la subtitolo “De Švėkšna ĝis la Ĉina muro” estas verkita en la litova lingvo, kaj en ĝi grandan parton okupas Esperantaj travivaĵoj. Ĉi tiu libro por neesperantistaj litovoj estas bona fonto por ekscii, kion la internacia lingvo povas proponi al scivolema kaj agema persono. Kaj esperantistojn ĝi povas inspiri al agado!

La 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO venontjare okazos en Litovio. Pri la preparoj por ĝi kaj ĝenerale pri la agado de LEJO (Litova Esperanta Junulara Organizo) informis ties prezidantino Aušrinė Tamošiūnaitė kaj aktivulino Jogailė Čojūtė kun la subteno de la hispano Carlos Pesquera Alonso. LEJO renaskiĝis danke al la junaj studentinoj, kaj dum la du lastaj jaroj ili jam multe aktivis en Litovio kaj en eksterlando. Ĝojiga estas tiu fakto por litovaj esperantistoj, inter kiuj multaj estas junaj kore, sed ne same junaj laŭ la pasportoj.

La riĉan unuatagan programon per siaj komponaĵoj eĉ pli kompletigis la denaskulo, profesia muzikisto Edgaras Piščikas, kiu regalis nin per muziko de violono kaj gitaro. Estis eĉ dancemuloj! Ni finis la tagon per komuna kantado, akompanataj de gitarludado de nia veterano Vytautas Šilas.

Funkciis la libroservo prizorgita de Irena Jagminaitė, estis ankaŭ eblo saŭnumi, kaj la posedantoj de la turisma bieno bone zorgis, ke ne manku manĝoj, manĝetoj, teoj kaj kafo. La sekretariino de LEA Asta Nastaravičiūtė diligente atentis pri ĉiuj bezonoj por la programo kaj deziroj de la partoprenantoj.

La dimanĉa mateno nin akceptis kun suno, tamen ĉiuj, kiuj restis por la dua tago, kunvenis en la ĉefa salono por la prelego de Vytautas Šilas pri la fama antropologo, vojaĝanto kaj esperantisto Antanas Poška. Ĝenerale konata persono en Litovio, li estis ankaŭ fama esperantisto. La preleganto donis multajn interesajn faktojn, ankaŭ rakontis pri sia renkontiĝo kun Poška.

La elstara esperantisto Liudas Alseika, tre agema, sed malpli konata, landesploristo kaj vojaĝanto estis prezentita de Nijolė Petraitytė. La biblioteko de la urbo Šiauliai aranĝis grandan ekspozicion okaze de lia 135a naskiĝdatreveno, estas eldonita la libro pri lia vivo, do la prelegantino kiel bibliotekistino estis ege bone informita kaj rakontis ankaŭ tre interese.

Ni finis la kunflugon per disdivido de niaj impresoj, per multegaj dankoj al Povilas Jegorovas, kiu faris la ĉefan organizan laboron, al liaj sindonemaj helpantinoj Asta Nastaravičiūtė kaj Irena Jagminaitė, kaj adiaŭis ĝis la Zamenhof-Tagoj kun espero, ke la aŭtunaj renkontiĝoj iĝos tradiciaj.

Gražina Opulskienė

Foto: LEJO prezentas sian agadon en la unua “kunflugo”.

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/litovio-63

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi