Pri Esperanto por mezlernejanoj en Zaprešić

Kroatio

En la urba biblioteko Ante Kovačić en Zaprešić (Kroatio) la 17an de oktobro gastis tri esperantistoj el Kroata Esperanto-Ligo por informi du klasojn da mezlernejanoj pri Esperanto: Spomenka Štimec, Dalibor Šeatović kaj Eric Nsabiyumva. La prelego okazis kadre de la Monato de kroata libro. Ĝi estas dediĉita al tradukado. kaj tial ni prezentis, kiel la kroata verko Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić per Esperanto atingis Azion. Ni ekspoziciis la verkon de Ivana Brlić-Mažuranić en la ĉina, japana, vjetnama, bengala kaj la persa. La gelernantoj konatiĝis kun la skriboj de la koncernaj lingvoj.

Apartan intereson la gelernantoj montris pri la afrika gasto el Burundio kiu rakontis kiel Esperanto helpis al li farti hejme en Kroatio.

La prelego okazis kadre de la programo “Vivanta heredaĵo” sub la egido de Ministerio pri kulturo.

Spomenka Štimec

Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/pri-esperanto-por-mezlernejanoj-en-zapresic

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi