Eŭropa Esperanto-Kongreso okazos en Strasburgo

Eŭropa KongresoFrancio kaj Germanio jam kune organizis iliajn jarajn kongresojn plurfoje, en 1969 jam en Strasburgo, poste en Kaiserslautern en 2010, kaj en Zweibrücken en 2018. En 2024 Francio organizos la komunan eventon. Inaŭguro de la Eŭropa Esperanto-Kongreso okazos en la Strasburga Universitato la 9an de majo. Ĉefa temo estos “Dialogo inter popoloj, paca vektoro”.

Strasburgo estas hejmo de pluraj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tiu ĉi eŭropa dimensio pravigas etendi la renkontiĝon al aliaj Esperanto-asocioj, el kiuj kelkaj jam favore respondis: Belgio, Svislando, Italio k. a. Ankaŭ la Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj samokaze okazigos sian kongreson. La kongreso jam ricevis subtenon de UEA, EEU kaj JEFO, kaj Verdaj Skoltoj gastigos infanoj ekde 8 jaroj kaj adoleskuloj dum la Kongreso en paralela evento.

La datoj estas jam interkonsentitaj: de merkredo la 8a de majo ĝis dimanĉo la 12a de majo 2024, kaj tuttaga ekskurso okazos en Colmar la 13an de majo. Tiuj datoj inkluzivante la 9an de majo kiu estas tago de Eŭropo kaj feritago en diversaj landoj pro tio kaj pro la fakto ke en 2024, ĝi estos ankaŭ la tago de Ĉielira festo.

Aliĝu ĉe: https://www.esperanto.de/eo/eek2024-aligho

Retejoj:
https://eventaservo.org/e/EK2024
https://esperanto-france.org/europa-kongreso-2024
Retpoŝta adreso:
Kongreso2024@esperanto-strasbourg.net

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi