La 37a Arkones, denove plaĉa

Arkones

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 37an fojon septembre en Poznano. Ĉi-foje ĝi estis iomete pli frue ol kutime, meze de la monato (la 15-17an). Estis videble malpli multaj partoprenantoj (82 aliĝoj) ol kutime, tamen la programo enhavis plurajn interesajn prezentojn, kaj mi kaj Anna ĝuis la eventon.

Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Samkiel antaŭ jaro, estis spektaklo de ukraininoj rifuĝintaj de la milito. Ili portis tradiciajn vestaĵojn kaj bele kantis plurajn kantojn. Krome Oksana Kovalivska kaj Daria Dubynina individue kantis ukrainajn kantojn. Marcin Dęga bele ludis klasikan polan pianan muzikon. Nemalhavebla dum Arkones estas koncerto de Suzana Kornicka, sed ĉi-foje ŝi kantis sen ludi gitaron, ĉar ŝia fianĉo Mirek akompanis ŝin per klavara sintezilo! Krome ŝia filino Natalia prezentis hiphopajn dancojn, do muzika prezentado vere iĝis familia afero. Kaj fakte ne mankis gitara muziko, danke al koncerto de Nedeljka Ložajić. Krom la multaj diversaj muzikaĵoj vespere, estis ankaŭ skiza prezento pri kelkaj interesaĵoj el la historio de la urbo Poznano.

Funkciis la kutima libroserveto kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis historie interesan libreton de laboristaj kantoj el 1949!) kaj novaj libroj eldonitaj en Bjalistoko. Ĉi-jare la bufeda menuo ofertis veganajn sandviĉojn, plaĉa progreso por veganoj kiel mi kaj Anna.

La taga programo estis 2-traka (do mi kompreneble maltrafis multajn aferojn), en la kutima granda ĉambro Spegulejo kaj en la malgranda Svarmejo, sed ĉi-jare la Svarmejo efektive estis alia ĉambro, iomete pli granda ĉambro ol en pasintaj jaroj, kaj tio ja pli konvenis. La programo kovris diversajn temojn.

Pri historio: Barbara Pietrzak parolis pri Jan Baudouin de Courtenay, pola lingvisto antaŭ jarcento; li ne konsideris sin esperantisto sed agnoskis avantaĝojn de Esperanto. Yu Jianchao prezentis la vivon kaj verkaron de Laŭlum, kiu multege tradukis el la ĉina literaturo en Esperanton kaj krome verkis originale, instruis, redaktis, ktp. Hoan Tran (Ĝojo) rakontis pri tatuoj tra vjetnama historio. Roland Schnell parolis pri la 1920aj jaroj en Berlino.

Pri literaturo: krom Laŭlum, estis ankaŭ prezentita Machado de Assis, brazila verkisto iom tradukita en Esperanton. (Mi legis kolekton de liaj teatraĵoj en Esperanto antaŭ kelkaj jaroj.) Estis kvizo pri literaturo. Kadre de la verkista grupo Bobelarto okazis kuna voĉlegado de Esperantaj rakontoj el la freŝe eldonita libro La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, kiun mi ĝuis.

Mi ankaŭ ege ĝuis la interesan amuzan informan prezenton de la sperta libro-kompostisto Przemysław Wierzbowski pri interpunkcio, ĝia ĝenerala historio kaj evoluo tra jarcentoj, ĝiaj diversaj konvencioj en nunaj naciaj lingvoj, kaj la manko de klare difinitaj interpunkciaj konvencioj en Esperanto. Maurizio Giacometto prezentis la amuze provokan kaj pensigan koncepton de “kontraŭbiblioteko” de Umberto Eco: kontraŭbiblioteko estas viaj posedataj libroj, kiujn vi ankoraŭ ne legis, kaj eble neniam legos, tamen indas kaj utilas posedi ilin! Li prezentis ankaŭ la retejon uea.facila.org.

Ilona Koutny

Ilona Koutny prelegas (Foto: Andrzej Sochacki)

Pri lingvistiko kontribuoj kompreneble ne mankis, ĉar kiel kutime instruistoj kaj studentoj de la interlingvistikaj studoj partoprenis, ekzemple, Ilona Koutny pri ĝentileco en internacia komunikado, Michael Farris pri piĝinoj, Rafał Darasz pri signolingvoj, Gong Xiaofeng (Arko) pri la malsamaj simbolaj signifoj de koloroj en diversaj kulturoj kaj lingvoj.

Pri la Esperanto-movado: okazis pluraj prezentoj pri Esperanto-renkontiĝoj intaj (IFEF en Antverpeno, UK en Torino, BET en Latvio) kaj ontaj (UK en Tanzanio, IJK en Litovio). Okazis diskutrondo pri kiel popularigi Esperanton kaj ankaŭ propono pri kreo de ekzameno pri argumentado. Estis kvizo pri movada historio.

Resume, malgraŭ la malpli granda partoprenantaro – kaj la bedaŭrinda manko de AlKo kaj Halina – Arkones 37 estis denove plaĉa aranĝo.

Russ Williams

Foto: Koncertas Suzana Kornicka kaj Mirek Bartkowiak (Andrzej Sochacki)

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/arkones-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi