Jubileo de Paulo Sérgio Viana

vianaAntaŭ 75 jaroj, la 8an de septembro 1948 naskiĝis Paulo Sérgio Viana, brazila gastroenterologo kaj esperantisto (ekde 1959); fondinto de Brazila Esperantista Junulara Organizo, diverstempa estrarano de Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, redaktoro de La Lampiro. Viana estas regula kontribuanto al la Esperanta Retradio kaj al La Ondo de Esperanto, produktanto de filmetoj; aŭtoro de Al ĉiu tago ĝia legaĵo (2018), Nigra birdo kaj aliaj rakontoj (2018), Estu purigita – preskaŭ hereze (2021), Dek du rakontoj (2023); tradukinto de La alienisto (J. M. Machado de Assis, 1997), Rakonto pri Nekonata Insulo (J. Saramago, 2006), Meditadoj el la animo (P. Netto, 2011), Dom Casmurro (J. M. Machado de Assis, 2019), Alivorte (M. Lukezi, 2021) k. a.

Ni gratulas nian amikon, samideanon kaj kunlaboranton okaze de la jubileo kaj deziras al li pliajn vivojarojn kaj … pluajn novajn verkojn!

Vi povas gratuli lin per elŝuto kaj legado de lia kolekto Dek du rakontoj (Kaliningrado: Sezonoj, 2023). Ĉi tiu 49-paĝa bitlibro, estas senpage elŝutebla laŭ la normoj “pdf” kaj “epub” ĉe la Virtuala Biblioteko de Sezonoj, en kiu nun estas 20 senpagaj kaj du aĉeteblaj libroj kaj kelkaj provnumeroj de La Ondo de Esperanto.

Elŝutu ĉe: https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/viana-10

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi