Septembra rabato por “Septembre, surstrate en Tokio”

septembreAntaŭ cent jaroj, la 1an de septembro 1923, en la regiono Kantô de Japanio okazis katastrofa tertremo. Pri ĝiaj sekvoj – masakro de koreoj kaj ĉinoj samurbe – temas en la libro Septembre, surstrate en Tokio, kiun dum la tuta septembro 2023 la libroservo de UEA ofertas kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. La libron Septembre, surstrate en Tokio, verkitan de Naoki Katô, tradukis el la japana linvo Mamiya Midori. Ĉi tiun 205-paĝan ilustritan libron eldonis Korocolor Publishers en 2018.

Mendu ĝin ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=9625

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi