Ĉu vi volas trapasi Esperanto-ekzamenon rete en 2024?

KERLa unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC), kunlabore kun la Akademio de Esperanto kaj la retejo Edukado.net. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj eblas ilin trapasi surloke, en specifaj okazoj, aŭ rete, laŭ specifa kalendaro. Por la jaro 2024 KER-EC planas retajn ekzamenojn je ĉiuj niveloj. Ankoraŭ ne estas certe pri surlokaj ekzamenoj. Pro tio tre gravas, ke interesatoj respondu enketon, per kiu eblas indiki sian interesiĝon trapasi la ekzamenon rete. La respondoj al la enketo povas influi la elekton de la ekzamenperiodo. La enketilo por la jaro 2024 jam disponeblas ĉe Edukado.net kaj UEA bonvenigas interesatojn ĝin respondi: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/enketilo.

La ekzamensistemo por la niveloj B1, B2 kaj C1 estas validigita de la ŝtata ekzamencentro ORIGO de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto. La ekzamensistemo por la nivelo C2 estas validigita de la Akademio de Esperanto. La KER-ekzamenoj estas speciala stimulo al Esperanto-parolantoj je progreso kaj perfektiĝo en la kono kaj uzo de nia lingvo. Ili ekzistas laŭ la tipoj nur skriba, nur parola kaj kompleksa (skriba plus parola). Tiuj, kiuj neniam antaŭe ekzameniĝis, povas elekti la nivelon kaj la tipon en kiu oni fidas sukcesi. Tiuj, kiuj jam sukcesis en iu nivelo kaj/aŭ tipo povas konsideri novan ekzameniĝon je pli alta nivelo kaj aliaj tipoj, se ne temis pri C2 kompleksa. Specimenoj pri ĉiuj niveloj kaj tipoj troviĝas ĉe Edukado.net: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj. Por ekzerci sin en la parolado (kaj ensociiĝi) UEA rekomendas la programon Ekparolu! de Edukado.net: https://edukado.net/ekparolu/prezento. Por regula legado kaj aŭskultado de tekstoj en facila Esperanto: https://uea.facila.org.

Aldone en la enketilo respondantoj povas informi, ĉu ili ŝatus partopreni apartan preparsesion por la retaj ekzamenoj (per Zoom), kiun KER-EC okazigos je unu-du monatoj antaŭ la anoncota dato de la ekzamenoj. Ankaŭ eblas informi ĉu oni ŝatus trapasi prov-ekzamenon, per kiu oni povas en la ekzamenpaĝo interage solvi malnovan teston kaj ekscii sian rezulton. Tia simulita ekzameno multe povos helpi en tio, ke oni povu bone taksi sian nivelon. UEA kuraĝigas ĉiujn esperantistojn prepariĝi kaj trapasi KER-ekzamenon. Pri la KER-Ekzamena Centro de UEA respondecas Katalin Kováts (direktorino), Zsófia Kóródy (reprezentanto de UEA ĉe Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo – ALTE) kaj Renato Corsetti (konsilanto).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1128.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi