Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2023

pacoEkde registaroj ĝis ordinaraj civitanoj, ni ĉiuj devas decidi pri paco. La ĉi-jara temo por la Tago de Paco estas “Agado por paco: Nia ambicio por la Celoj por Daŭripova Evoluigo”. Por atingi tiujn Celojn ni bezonas pacon; samtempe la Celoj proponas bazon por daŭripova paco inter popoloj kaj homoj.

La Tago de Paco estas okazo por unuiĝi cele al plifortigo de kulturo de paco. En tiu tago ni petas observon de batalhalto en militoj kaj konfliktoj cele al senperforta solvo de malakordoj. Ni rekonsideru militajn solvojn al disputoj kaj ni subtenu pacon, surbaze de homaj rajtoj kaj malferma dialogo trans lingvaj baroj, kiel pli bonan solvon.

Kiel tamen unueca homaro, ni alfrontas multajn defiojn. Militoj, klimataj ŝanĝoj, malriĉeco, malsano kaj malsato alportas neelteneblan suferon al milionoj da homoj. Ni bezonas pacon kaj unuiĝon por venki malfacilaĵojn kaj atingi pli justan, egalan kaj sekuran estontecon kie komunikado estas malferma, honesta, kaj egaleca.

Militoj kaj malamikecoj havas materiajn kaj kulturajn kialojn. Por ekfini la materiajn kialojn de konfliktoj necesas redukti malegalecon. Por ekfini la kulturajn kialojn de malamo necesas agnoski nian komunan homecon kaj niajn respondecojn kiel komunaj zorgantoj pri nia planedo. Por komenci tiun alproksimigon, necesas komune paroli kaj, surbaze de tiu konversacio, komune agi, konstrui kaj konservi. La Internacia Lingvo Esperanto, per sia komuna bazo kaj siaj parolantoj tra la tuta mondo, proponas vojon al la unueco en diverseco, kiun la homaro celu.

La kontribuo de Esperanto al paca mondo estas ĝuste alproksimiĝo inter homoj per komuna lingvo, aldone al lokaj kaj naciaj lingvoj. En la movado por Esperanto, ni per interkonatiĝo agnoskas la homecon unu de la alia kaj ni aktive utiligas tiun lingvon ankaŭ subtene al la pacaj celoj de UN kaj specife al la Celoj por Daŭripova Evoluigo. “Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei”, iam diris Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Zamenhof ja pravis. Ni do kreu pli bonan mondon por ĉiuj, kie ĉiuj estas bonvenaj kaj ĉiuj havas samajn bazajn rajtojn.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj komunikiloj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncernaj registaraj oficejoj kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas traduki nacilingven la mesaĝon. Dankon! Anglalingva versio haveblas en https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2023/09/Peace-day-2023-message.pdf]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1127.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi