Komune festi la Novan Jaron en Wiesbaden

wiesbaden

Ni invitas vin partopreni en la 20a Novjara Renkontiĝo (NR), kiu okazos de la 27a de decembro 2023 ĝis 3a de januaro 2024 (de merkredo ĝis merkredo) denove en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno en kiu ni jam trifoje kaj tre agrable kunestis jarfine. Refoje ni ĝuos agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

Ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NRoj kun multaj prelegoj, diskutgrupoj, gimnastiko kaj manlaborado, vespera programo, koncertoj, silvestra festo, multa ludado, ekskursoj k. a.

Samtempe okazos la 13a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)

Dum la lastaj jaroj en NR/NIS kunvenos kutime 180 ĝis 220 homoj; ili aĝis inter kelkaj monatoj kaj naŭdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun proks. kvardek ĝis sesdek infanoj kaj junuloj. Krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en deko da landoj – proksimume duono venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko da infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.

La unua aliĝperiodo finiĝos la 2an de oktobro 2023.

Retejo http://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
Kotizo http://esperanto.land/nr/kotizoj.shtml#plena

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
http://esperanto.land/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi