Rio-de-Ĵanejro: Esperanto en la librobienalo

librobienalo

La 1-10an de septembro okazis la librobienalo en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la plej granda librofoiro de Latinameriko. Ĉi-jare pli ol 600 mil homoj vizitis ĝin. La vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr, ĉeestis en la Esperanto-budo kaj dividis kun ni, kiuj estas liaj impresoj kaj ĉu ni povas esperi, ke novaj aktivuloj aperos:

“La kultura merkato estas defia, des pli la libra merkato, do vidi eventon tian estas unikaĵo. La Esperanto-budo allogas multe da interesatoj. La volontuloj estas karismaj kaj trafe informas. La ekspoziciataj libroj estis zorge elektitaj. Homoj miras kaj gapas post scio pri la ekzisto de kelkaj kaj tiom da libroj en Esperanto. Estas lernolibroj kaj vortaroj por aĉeto, krom libroj pri Esperanto en la portugala. Homoj ilin aĉetas!
“ Mi ne povas diri, ke certe aperos novaj aktivuloj, sed sendube multaj pozitive informiĝas. Fine de la evento pli ol 8 mil riĉenhavaj informiloj estis disdonitaj, ne hazarde, sed al homoj, kiuj alproksimiĝis por demandi. Multaj aliaj preterpasis kaj atentis pri Esperanto kaj komentis. Aldone aŭtoroj kaj eldonistoj venis, kaj okazis intervjuoj kaj interŝanĝoj. Estis granda sukceso, kaj tiu agado devas eniri la kalendaron de la internacia movado. Mi gratulas kaj dankas al AERĴ kaj BEL, kiuj tion organizas, kaj al la Amerika Komisiono de UEA pro la subteno kaj kunlaboro! Ni ĝoju!”

Fonto: https://www.facebook.com/groups/Universala.Esperanto.Asocio

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi