Augusto Casquero forpasis

La 19an de septembro 2023 en Valencio forpasis

Augusto Casquero de la Cruz (1945-2023)

Casquero

Augusto Casquero estis oficiro de la hispania armeo, instruisto, logopedo kaj esperantisto (ekde 1969). Dum ses jaroj li instruis Esperanton en la filologia fakultato en Valencio, krome li instruis la lingvon en aliaj hispaniaj urboj kaj eksterlande, interalie, de Ĉinio kaj Usono. Kiel movadorganizanto Augusto Casquero estis prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo kaj de Valencia Esperanto-Federacio, kaj dum 2005-08 de Hispana Esperanto-Federacio; komitatano A de UEA (2002-06, 2012-13) kaj prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la 78a Universala Kongreso en Valencio (1993), vicprezidanto de Monda Turismo.

Augusto Casquero de la Cruz estas laŭreato de la internacia premio Ada Fighiera-Sikorska (2004) kaj de la diplomo de UEA pri elstara agado (2011).

Ni funebras pro la forpaso de Augusto, kun kiu ni en la 1990aj jaroj kunlaboris en kadre de Monda Turismo; li verkis artikolojn por Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto kaj en 2003 vizitis Kaliningradon okaze de la Zamenhofa Semajnfino. Ni kondolencas al liaj familianoj kaj proksimuloj.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Foto: El Popola Ĉinio https://mallonge.net/casquero

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/nekrologo-71

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi