IKU: Maratona scienca programo kaj dramo en Torino

torinoKadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazis ĵaŭde rekorda nombro de naŭ prelegoj samtage, ĉiuj estis hibridaj kaj anoncitaj ankaŭ en Eventa Servo. Kvin de la Scienca Kafejo: La Memoro (Butan), Mondregeco (Dawson), La unuaj Esperanto-vortaroj (Eckert), La danĝera lumo (Fontaie), Kalkuliloj (Lo Jacomo), kaj sekve kvar IKU-prelegoj pri variaj temoj: Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo (Grant Goodall) kaj la daŭrigaj IKU-AIS prelegoj pri Kvantuma interplektiteco: la mistera kvantuma gluo de Jesper Jacobsen, La kikonga lingvaro de Heidi Goes kaj Lingva Pejzaĵo de Gabriel Labrie.


Ĉiujn prelegojn oni povis sekvi tra eventaservo.org. En la prelegoj de Jacobsen kaj Labrie okazis AIS-ekzamenoj en kiuj partoprenis sukcese dek kaj ses el la aŭskultantoj, respektive. Ili ricevos siajn AIS-atestilojn publike dum la Scienca Forumo.

Drama momento okazis en la marda IKU-prelego de prof. Vĕra Barandovská-Frank. Mallonge antaŭ sia prelego ŝi rompis la manon kaj tamen insistis liveri la prelegon malgraŭ fortaj doloroj. Tuj post la prelego ŝi estis urĝe portita al la hospitalo, kie ŝi ricevis gipsan memoraĵon el Torino.

Amri Wandel
vicprezidanto de UEA

Fonto: La Taŭra Voĉo, 2023, №6

La Ondo de Esperanto deziras al Vĕra rapidan resaniĝon!

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi