Futbala matĉo en Torino: La verduloj gajnis 6-3

futbala

Dum la 108a Universala Kongreso en Torino okazis la jam tradicia futbala matĉo de la Esperanto-Teamo. Ĉi-jare, agorde kun la kongresa temo “Enmigrado kaj kunfluo de homaj valoroj”, la matĉo okazis kontraŭ teamo, kiu reprezentis la novajn torinanojn el Peruo. En ĉarma internacia etoso la du teamoj ludis en moderna ludejo de la Torina futbal-asocio “Cit Turin Lde”. En la suna kaj varma vendreda posttagmezo la esperantistoj gajnis la matĉon 6-3 ankaŭ danke al la helpo de Eugenia kaj Salimata, du knabinoj kiuj ludas en la loka teamo “Cit Turin”.

Dum la matĉo la subteno al nia teamo estis gvidita fare de Kim Henriksen per sia akordeono.

Francesco Amerio

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/torino-30

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi