La ronda tablo “Situacio kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio”

ronda tablo

La ronda tablo “Situacio kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio” okazis dum la 11a Kongreso de kroataj esperantistoj. Partoprenis ĉiuj membroj de la Asembleo de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kaj ankaŭ gastoj, partoprenantoj de la kongreso. La rondan tablon gvidis Ankica Jagnjić, kiu komencis rememorigi sian vivon en Esperanto kaj la staton de Esperanto en la pasintaj 40 jaroj.

“Ni ĉiuj memoras la jarojn de la plej granda membraro, kiam Esperanto estis subtenata de oficialaj instancoj kiel kultura kaj eduka agado, la jarojn kiam PIF ankoraŭ estis en Esperanto, la manifestiĝo de 100 jaroj de Esperanto, renkontiĝoj de MKR, MIRO, du kunvenoj de Esperanto-familioj en Savudrija – REF, konkursoj de infanoj en Kostrena, imponaj eldonentreprenoj… por nomi nur kelkajn el la agadoj. Kaj, kompreneble, la plej multnombraj kaj signifaj – la Universala Kongreso de esperantistoj en Zagrebo en 2001.
En tiuj jaroj, la membraro estis multnombra, kun parolantoj kaj multaj simpatiantoj. Kiel ni venis de tiuj jaroj ĝis hodiaŭ – la fermo de kluboj, la malmulto de membroj, la manko de novaj, precipe junaj, membroj. Konsiderante ke dum la jaroj mi kontaktiĝis kun esperantistoj el la tuta mondo, bedaŭrinde, tio ne estas nur nia problemo. La mondo fariĝis malgranda vilaĝo, ĉiuj povas vojaĝi sen malpermesoj kaj limigoj, la Pasporta servo estis eksportita al la mondo kaj nun nomiĝas Couchsurfing, la angla praktike fariĝis dua lingvo. Interreto fariĝis informa superrapida kaj disvastigita aŭtovojo. La mondo estas ĉe niaj fingroj. Kion Esperanto povas proponi al la nova membraro kaj kiel konservi kaj evoluigi la movadon”.

Joža Pleadin proponis du konkretajn rimedojn, kun la celo kolekti la ekzistantajn membrojn kaj proponis ilin adopti en la Asembleo de KEL. La unua propono celas regule okazigi la Kongreson de esperantistoj tiel, ke KEL konfidu al DEC la taskon organizi la Kongreson dum kvin jaroj, kompreneble, kunlabore kun esperantistoj el la gastigaj urboj. Tiamaniere DEC estus ia speca KKS (Konstanta Kongresa Sekretariejo), kiu instigus kaj organize helpus la postuleman organizon kaj, per sia sperto, helpus fari la Kongreson ne nur Esperanto-aranĝo, sed ankaŭ rimarkata de la loka kaj pli vasta komunumo. Alia propono estis ke KEL konfidu al DEC la kreadon de la registro de kroataj esperantistoj, respektante ĉiujn postulojn, kiuj sekvas el la EU-direktivo pri protekto de personaj datumoj (GDPR). Ambaŭ proponoj estis akceptitaj kaj senditaj al la Asembleo de KEL por adopto.

Aliaj aliĝis al la diskuto, elstarigante kelkajn novajn eblecojn por agadoj, kiel Erasmus-projektoj, interretaj kursoj, Duolingo, pagitaj reklamoj en sociaj retoj, komunaj renkontiĝoj kaj similaj. El ĉio dirita, estas konfirmite, ke la “maljuniĝo” de la membreco estas fenomeno en ĉiuj Esperanto-organizoj, kaj ke inter la pene gajnitaj novaj membroj, restas tiuj, kiuj rekonas la plej grandajn valorojn de Esperanto – egaleco en internacia komunikado kaj reciproka respekto al kulturoj.

Ankica Jagnjić

Fonto: https://esperanto.hr

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi