Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2023

ыузеуьикщ

1. Antaŭ 50 jaroj mortis Nikolaj Nikolajeviĉ Rytjkov (Рытьков, 1913-1926-1973), rusa aktoro kaj esperantisto, arestita en marto 1938 pro kontraŭsovetia agado kaj kondamnita al okjara punlaborado, post kiu li estis ekzilita ĝis novembro 1955; li ofte deklamis poemojn kaj prozaĵojn en Esperanto, el kiuj 18 aperis en la 44-minuta sondisko Elektitaj eroj (1971); ekde 1965 loĝis en Britio, laborante kiel redaktoro kaj parolisto ĉe BBC.

2. Antaŭ 170 jaroj naskiĝis Wilhelm Friedrich Ostwald (1853-190?-1932), (balt)germania mondfama kemiisto, filozofo, aŭtoro de pluraj verkoj, Nobelpremiito pri kemio (1909), interlingvisto, esperantisto kaj idisto; disvastiganto de la ideo de internacia planlingvo kaj de Esperanto (ĝis 1908, poste de Ido); aktiva membro de la Delegacio por alpreno de internacia helplingvo kaj prezidanto de ties komitato, kiu en 1907 akceptis principe Esperanton “sub kondiĉo de modifoj efektivigotaj de la konstanta Komisiono en la direkto difinita per la konkludoj de l’ Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido”, kaj prezidanto de la konstanta komisiono, kiu definitivigis la lingvon Ido; mecenato de Ido, honora prezidanto de Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona (ekde 1909) kaj honora prezidanto de la Akademio de Ido (ekde 1931).

3. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Josip Pleadin (1958-1977- ), jugoslavia kaj kroata eldonisto, presisto kaj esperantisto, direktoro de Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac; redaktoro kaj eldoninto de pluraj verkoj en/pri Esperanto, aŭtoro de Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj (2002), Ordeno de Verda Plumo (2006) kaj Cigna kanto (2013), tradukinto de Novelaro de G. Karlovčan (1981), La kamaradaro de Petro Nodeto de M. Lovrak (1998), La nigra patrino Tero de K. Novak (2017) k. a.

6. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Michel Duc Goninaz (1933-1946-2016), franca filologo, Esperanto-instruisto kaj vortaristo, reviziinto de la novaj eldonoj de PIV (2002, 2005), membro de la Akademio de Esperanto (1976-2016) kaj direktoro de la Akademia sekcio Gramatiko (1983-92), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj (La fremdulo de A. Camus, 1993; Sonĝonovelo de A. Schnitzler, 1997; Kun diablo en la korpo de R. Radiguet, 2006 k. a.), laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2002”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 79-80).

8. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Paulo Sérgio Viana (1948-1959- ), brazila gastroenterologo kaj esperantisto; fondinto de Brazila Esperantista Junulara Organizo, diverstempa estrarano de Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, redaktoro de La Lampiro, regula kontribuanto al la Esperanta Retradio kaj al La Ondo de Esperanto, produktanto de filmetoj; aŭtoro de Al ĉiu tago ĝia legaĵo (2018), Nigra birdo kaj aliaj rakontoj (2018), Estu purigita – preskaŭ hereze (2021), Dek du rakontoj (2023); tradukinto de La alienisto (J. M. Machado de Assis, 1997), Rakonto pri Nekonata Insulo (J. Saramago, 2006), Meditadoj el la animo (P. Netto, 2011), Dom Casmurro (J. M. Machado de Assis, 2019), Alivorte (M. Lukezi, 2021) k. a.

11. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Ottó Haszpra (1928-1958-2012), hungara hidrologo kaj esperantisto; vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio (1981-90), komitatano (1980-90) kaj estrarano (1986-90) de UEA, gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-85), rektoro de IKU en la 68a UK (Budapeŝto, 1983), membro de la Akademio de Esperanto (2004-12), redaktoro de Sciencaj Komunikaĵoj (1974-79), aŭtoro de pluraj fakaj Esperanto-verkoj kaj de ampleksa lernolibro Eszperantó kezdőknek és haladóknak (2000); honora membro de UEA (2006).

19. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Probal Dasgupta (dáŝgupto, 1953-1967- ), bengala baratano, lingvisto, poligloto kaj esperantisto; instruis Esperanton kaj prelegis en pluraj landoj; kunfondinto (1982), vicprezidanto (1982-87) kaj prezidanto (1987-89) de Federacio Esperanto de Barato, reprezentanto de UEA en la UN-sekretariato en Novjorko (1977-79), membro (2002-07) kaj prezidanto (2006-07) de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA (2002-07), reĝisoro de la kongresa temo en tri UKoj (1988, 1994, 2003), prezidanto de UEA (2007-13), membro (1983- ), vicprezidanto (2001-16) kaj prezidanto (2016- ) de la Akademio de Esperanto; aŭtoro de La lingvo kaj la rajto je komunikado (kun R. Corsetti kaj H. Tonkin, 1978), Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (1987) kaj Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (2011); tradukinto de la poemaro Primico de R. Tagore (1977) kaj de kelkaj aliaj libroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 69-70).

20. Antaŭ 35 jaroj mortis Tibor Sekelj (1912-1929-1988), jugoslavia vojaĝanto, esploristo, ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj gvidanto de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72), iniciatinto de la rezolucio de Unesko pri Esperanto en Sofio (1985), kunfondinto kaj la unua prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio (1983-88), aŭtoro de Nepalo malfermas la pordon (1959), Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979, jam 24 nacilingvaj tradukoj), Mondo de travivaĵoj (1981), Elpafu la sagon (Trad., 1983), Ĝambo Rafiki (1991) k. a.; membro de la Akademio de Esperanto (1986-88), honora membro de UEA (1986).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 253-255.

27. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Jerzy Handzlik (1958-1973- ), pola instruisto, eldonisto, fondinto kaj posedanto de kvin radioj, kaj esperantisto, konata en Esperantujo kiel Georgo Handzlik kaj Bardo sen barbo; kantaŭtoro kaj plenumanto de kanzonoj en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, posedanto de la eldonejo KLEKS, ĉe kiu aperis liaj muzika albumo Ni tostu la verdan fortunon… (1999) kaj kolekto de aforismoj Verdeskaj pensoj (2009); kunfondinto kun la serba aktoro Saŝa Pilipovic de la Esperanta teatro Verda Banano; laŭreato de la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado (2013).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por septembro 2023, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/septembro-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi