Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2023

1. Antaŭ 25 jaroj (1998) en Montpeliero komenciĝis la 83a Universala Kongreso de Esperanto — la lasta UK kun pli ol tri mil (3133) aliĝintoj, inkluzive de la rekorde multaj (182) ruslandanoj.
• Legu pli en artikolo de Halina Gorecka https://esperanto-ondo.ru.

2. Antaŭ 100 jaroj (1923) en Nurenbergo komenciĝis la 15a Universala Kongreso de Esperanto kun rekorda nombro da aliĝintoj (4963) superita nur en la 72a UK en Varsovio (1987).

2. Antaŭ 55 jaroj mortis Hans Kürsteiner (kürŝtajner, 1885-1908-1968), svisa komercisto, asekuristo kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, kunfondinto, sekretario, prezidanto kaj fine honora prezidanto de la Esperanto-grupo, en St. Gallen, sekretario de Svisa Esperanto-Societo (1932-37), ĉefdelegito de UEA en Svislando (1934-36). Post la skismo de UEA (1936) Kürsteiner restis en la malnova UEA; estrarano de UEA (1939-47), prezidanto de UEA (1940-47) ĝis la reunuiĝo de UEA kaj IEL en aprilo 1947, honora membro (1933) kaj honora prezidanto (1947) de UEA.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 164).

4. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Ulrich Lins (1943-1958- ), germana historiisto kaj esperantisto; estrarano de TEJO (1964-69), redaktoro de Okcidentgermana Revuo (1967-68), kunredaktoro de Kontakto (1970-74), vicprezidanto de UEA (1989-95), membro de la Elekta Komisiono de UEA (2011-17), prezidanto de la juĝkomisiono de Fondaĵo Antoni Grabowski (1989- ); kunredaktoro kaj kunaŭtoro de Esperanto en perspektivo (kun I. Lapenna kaj T. Carlevaro, 1974), aŭtoro de la studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto La danĝera lingvo (1988), tradukita en sep lingvojn, kaj de la libro pri la historio de UEA Utila Estas Aliĝo; honora membro de UEA (2015), laŭreato de la premio de OSIEK (1993) pro La Danĝera Lingvo.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 180-181).

4. Antaŭ 25 jaroj mortis Nikolaj Viktoroviĉ Lozgaĉjov (Лозгачёв, 1957-1981-1998), inĝeniero kaj grafikisto, konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano (1984-90) kaj ĉefredaktoro (1990) de la almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, kiuj aperis en lia poemaro La Tago del Eterno (1987), en La birdo Gamajun de Vysockij (1989) kaj en Kvarteto (1996), komponinto kaj plenumanto de originalaj kaj tradukitaj kantoj en Esperanto.
• Legu pli en liaj “Aŭtobiografiaj skizoj” https://sezonoj.ru/2022/05/lozgachev.

12. Antaŭ 110 jaroj mortis Carlo Bourlet (burlé, 1866-1900-1913), franca matematikisto, akademiano kaj esperantisto (№6484); unu el la plej gravaj figuroj en la historio de Esperanto. Li interesigis pri Esperanto la amasan asocion Touring-Club kaj la prestiĝan eldonejon Hachette et Cie, prezidis la Parizan Esperanto-Grupon (la plej aktiva kaj amasa en la mondo), kunorganizis la unuajn UKojn, kunfondis kaj estis la unua sekretario de ISAE (1907); iniciatis kaj direktis La Revuon, en kiu aperis ankaŭ liaj originalaj kaj tradukitaj verkoj; verkis librojn kaj broŝurojn en/pri Esperanto, inter kiuj elstaras Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto (1905), konata kiel “la ruĝa broŝuro”, kies francaj eldonoj aperis en la suma eldonkvanto 550 mil ekz., kaj kiu aperis ankaŭ en pluraj alilingvaj versioj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 44-46).

15. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (Боровко, 1863-1889-1913), ruslanda instruisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de la Peterburga Esperanto-societo Espero (1896-97), aŭtoro de kelkaj beletraĵoj (i.a., En la tombo, 1892), tradukinto de La ŝtona gasto de Puŝkin (1895); laŭ lia instigo L. Zamenhof skribis sian bone konatan leteron pri la deveno de Esperanto (1895).

17. Antaŭ 40 jaroj (1983) en Sverdlovsko (Jekaterinburgo) komenciĝis la 1a Urala Kultura Forumo, kadre de kiu estis fondita esperantista arta rondo Kulturo (E.R. Kulturo).

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Han Moo-hyup (1923-1976-2017), korea generalo, estro de asekura kompanio kaj esperantisto; mecenato de Esperanto, fondinto kaj eldonanto de la plenkolora revuo La Espero el Koreio (1976-1994), prezidanto (1979-81, 1990-94) kaj honora prezidanto (1994) de Korea Esperanto-Asocio; prezidanto de LKK de la 79a UK (Seulo, 1994); honora membro de UEA (1995).

31. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Georges Lagrange (lagránĵ, 1928-1947-2004), franca lignaĵisto, pianagordisto, pianriparisto, muzikinstruisto kaj esperantisto, konata en Esperantujo kiel Serĝo Elgo; aŭtoro de ses krim-temaj libroj: Ŝia lasta poŝtkarto (1988), La Nokto de la ezoko (1992), La Floroj de l’ krepusko (1995), La Paneo kaj aliaj noveloj (1998), Surklifa (2000), La aliulo (verkita en 2002, aperis en 2011); tradukinto de Fatomaŝino de J. Cocteau (1979), Andromaka de J. Racine (1988), Fedra de J. Racine (1991), Hernani de V. Hugo (1997) kaj de aliaj teatraĵoj surscenigitaj kaj prezentitaj de TESPA (Teatro Esperanto de Parizo) en kiu li reĝisoris kaj aktoris; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj kanzonoj; membro de la Akademio de Esperanto (1995-2004).

31. Antaŭ 10 jaroj mortis Jerzy Fornal (1926-195?-2013), pola aktoro (rolis en ĉ. 90 spektakloj, dek filmoj kaj kvin filmserioj) kaj esperantisto; aktoro en ĉ. 20 Esperantaj spektakloj, deklamprogramoj kaj pantomimoj (Aniaro de H. Martinson, Sopiro… laboro… espero… laŭ poemoj de L. Zamenhof, La arlekeno de J. Korczak, El la “Verda Biblio” de I. Lejzerowicz k. a.); kunfondinto (kun sia edzino Zofia Banet-Fornalowa, 1983) de la Varsovia teatro Espero, kiu en 1998-99 kaj 2001-02 aranĝis ĉiumonatajn Esperanto-prezentojn en la artgalerio Nusantara; voĉiginto de Korvaks en la instruaj filmoj Mazi en Gondolando kaj Mazi revenas al Gondolando (1995); aŭtoro de du libroj: Sopiro… laboro… espero… (1994), Virino en kvar bildoj (1994); laŭreato (kun sia edzino) de la premio de la Fondaĵo Antoni Grabowski (1996).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 95-96).

Aleksander Korĵenkov

Foto: Артём Полоз, CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons.

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por aŭgusto 2023 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/augusto-2

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi