Renkontiĝo en Serbio

SerbioSabate, la 19an de aŭgusto en Jagodina okazis ĉeesta, amika renkontiĝo de serbiaj esperantistoj. Ĝi estis la unua tiutipa renkontiĝo ekde la refondiĝo de Serbia Esperanto-Ligo (SEL). Ĝin partoprenis 18 esperantistoj de la nordo ĝis la sudo de Serbio: Beogrado, Čačak, Jagodina, Kragujevac, Niš, Subotica, Zemun kaj Zrenjanin.

La programo estis tre bunta: vizito de la muzeo de naiva arto en Jagodina (Muzej naivne i marginalne umetnosti), paroladoj de Jovan Zarković (prezidanto de SEL) kaj Radojica Petrović, interkonatiĝo de partoprenantoj, komuna tagmanĝo, estrarkunsido de SEL, vizito al la vinkelo Jovac (vingustumado, kantado kun gitaro de Saša Pilipović ), amika vespero kun kantoj kaj gitarludo (Saša kaj Nedeljka).

La loka TV-stacio intervjuis kvar partoprenantojn (Jovan Zarković, Radojica Petrović, Saša Pilipović kaj Nedeljka Ložajić). Jen la preskaŭ serblingva raportaĵo de “Televizija Pomoravlje” https://youtu.be/SOpzmZVXEb4.

Dankegon al la geedza paro Radosav kaj Lila Janković, kiu iniciatis kaj gastigis la renkontiĝon, kaj ankaŭ al la ĉeforganizanto de la renkontiĝo, Bojan Veličković.

Aranka Laslo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/serbujo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi