Simpoziaj aktoj de ILEI senpage elŝuteblas

simpoziaj aktojDum la koronvirusa pandemio pluraj internaciaj asocioj, ankaŭ la esperantistaj, ne povis okazigi ĉeestan kongreson kaj devis uzi komunikrimedojn en la reto. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en 2020 kaj 2021 okazigis Virtualajn Esperanto-Kongresojn de ILEI (VEKI-1 kaj VEKI-2), kiuj ebligis partoprenon de ĉiuj dezirantoj, ankaŭ el tiuj landoj, kiuj havis vizproblemojn por eniri en la koncernan kongreslandon, kaj neniu devis pagi siajn vojaĝon kaj hotelon. Post la pandemio, okaze de la 56a kongreso de ILEI (aŭgusto 2023, Lignano Sabbiadoro, Italio) estis eldonita preskaŭ 300-paĝa kolekto de ĉefaj prelegoj, prezentitaj en VEKI, sub la titolo Aktoj de ILEI-simpozioj 2020-2021.

Enhavtabelo de la Aktoj:

1. Fernando Pita. ILEI dum la jaroj kiam la mondo freneziĝis
2. Mireille Grosjean. VEKI-1 (2020) kaj VEKI-2 (2021)
3. Radojica Petrović. La simpozioj de ILEI
4. Dossou Charles Ligan. Communication dans les environnements educatifs multilingues: problemes et solutions
5. Dossou Charles Ligan. Komunikado en plurlingvaj edukaj medioj: problemoj kaj solvoj
6. Federico Gobbo. Ses difinoj serĉantaj fakon
7. Philippe Planchon. Tipologiaj demandoj kaj perspektivoj rilate al la konstruitaj lingvoj
8. Philippe Planchon. Diakronio kaj evolufazoj de la leksiko kaj de la vortfarado en Esperanto
9. Renato Corsetti. Ĉu Esperanto estas facila? Spertoj el perreta kurso de Esperanto al azianoj
10. Ilona Koutny. La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz fone de la universitata instruado de Esperanto kaj interlingvistiko
11. Ivan Eidt Colling. Esperanto kaj interlingvistiko en Federacia Universitato de Paranao: historio, atingoj kaj perspektivoj
12. Davide Astori. Interlingvistiko kaj esperantologio en la nuntempa itala universitata medio (kun speciala fokuso al la Universitato de Parma)
13. Vicente Manzano-Arrondo. Esperanta strategio en universitatoj
14. Manuel Pancorbo. Instruado de esperanto en universitato UNED
15. Nina Danylyuk. Interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitata esperanto-centro en Ukrainio
16. Renato Corsetti, Angela Tellier. ILEI-ESF laborgrupo pri esperanto kaj universitato
17. Alessandra Madella, Enrico Borrello, Daniele Binaghi. La sperto kolekti, resumi kaj disponigi interrete la italajn diplomlaboraĵojn kaj disertaciojn pri esperanto
18. Ahmad Reza Mamduhi. Estonto de ILEI-simpozioj kaj iliaj aktoj (postparolo)

Aktoj de ILEI-simpozioj 2020-2021: [Bitlibro laŭ la normo pdf] / Kompilis Fernando Pita. – Porto Velho: Temática Editora, 2023. – 298 paĝoj.

La Simpoziaj Aktoj estas senpage elŝuteblaj ĉe www.ilei.info

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/ilei-28

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi