Kunflugo: Nova renkontiĝo en Litovio

litovioLitova Esperanto-Asocio komencas ciklon de aŭtunaj kaj printempaj kunflugoj de Litoviaj esperantistoj. Ili evoluis el la ĵurnalistaj seminarioj okazintaj dum multaj jaroj. Tamen ĵurnalistoj estis malplimulto el ĉiuj partoprenantoj. Tial ni decidis konservi la tradiciiĝintan renkontiĝon, sed ŝanĝi ĝian titolon, modifi la tradician programon kaj fari ĝin dufoje jare – printempe en majo kaj aŭtune en septembro. Ĉar la lasta renkontiĝo de ĵurnalistoj (legu ĉe https://sezonoj.ru/2023/06/litovio-60/) estis tre sukcesa, ni decidis daŭrigi en la sama loko kaj laŭ la samaj kondiĉoj.

La unua aŭtuna kunflugo de Litoviaj esperantistoj okazos la 23-24an de septembro 2023 en la agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, je 26 km de Kaŭno. Ĝi estas organizata ĉefe por Litoviaj esperantistoj, sed eksterlandanoj estas bonvenaj.

La programo de la kunflugo estos riĉa kaj interesa: prelegoj, diskutoj, vespero kun kantoj, banejo k. s. Funkcios libroservo. La ĉefa “najlo” de la programo estos prezentado de nova litovlingva libro de nia Esperanto-veterano Petras Čeliauskas (ĉi-jare en marto li fariĝis 94-jara!) – legendo de la Litovia Esperanto-movado. Temas pri lia libro de rememoroj Mano gyvenimo kelionė. Nuo Švėkšnos iki Didžiosios Kinų senos (Vojaĝo de mia vivo. De Švėkšna ĝis la Granda Ĉina muro ). Partoprenos la aŭtoro mem. Helpintoj financi la eldonon de la libro ricevos sian senpagan ekzempleron. Aliaj povos akiri ĝin kun grava rabato. Eblos ricevi subskribon de la aŭtoro.

Ankaŭ interesa estos renkontiĝo kun la fama litova verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto Laimonas Inis, aŭtoro de pli ol 60 libroj, longtempa ĉefredaktoro de la litovlingva belarta revuo Nemunas. Litova Esperanto-Asocio dum multaj jaroj kunlaboras kun li. Alia renkontiĝo okazos kun d-rino Aušra Strazdaitė-Ziberkienė, muzikologo, muzeistino de Kaŭna urba muzeo kaj esperantistino.

Alia veterano Vytautas Šilas prelegos pri la fama litova vojaĝanto kaj esperantisto Antanas Poška okaze de lia 120-jariĝo. Nijolė Petraitytė prelegos pri alia fama litova esperantisto, landesploristo kaj vojaĝanto Liudas Alseika, kies 135a naskiĝdato estis festita pasintjare.

Sabate vespere violonos Edgaras Piščikas. La vespero finiĝos per komuna kantado kun gitara akompano. Okazos ekspozicio de la fama pentristo-karikaturisto Vladimirtas Beresniovas (Vlaberis). Atendeblas ankaŭ aliaj programeroj en la unua kunflugo.

Estas invitataj ĉiuj!

Petu pliajn informojn ĉe LEA (litova.ea@mail.lt) aŭ ĉe la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas (pjegorovas@yahoo.com).

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/litovio-62

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi