12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Torino

ueaEn la Solena Fermo de la 108a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2023. La Diplomoj pri Elstara Agado estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado

1) Andrea Turrisi kaj Esteban Emilio Mosonyi (Venezuelo) pro ilia longtempa agado kiel motoroj de la Esperanto-movado en Venezuelo ekde la sepdekaj jaroj kaj kiel fondintoj de Venezuela Esperanto-Asocio. Turrisi, vigla movadano, longtempa redaktoro de la revuo Venezuela Stelo, nuntempe loĝas proksime al Torino. Mosonyi, emerita profesoro de antropologio kaj lingvistiko en la Universitato Centra de Venezuelo, spertulo pri indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj, daŭre aktivas pri la rajtoj de la originaj popoloj de Ameriko. Li aŭtoras gravan verkon pri dek el la indiĝenaj lingvoj de Venezuelo kaj kuntradukis “Eta Selektaĵo de Verkoj de Bolivar”.

2) Espoir Ngoma Kasati (D. R. Kongo) pro la vasta instruagado de Esperanto en Afriko, surloke kaj rete, aparte en lernejoj de Uviro (D. R. Kongo) kaj en Tieso (Senegalo), okaze de la preparoj por la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, kaj pro la kontribuoj por starigo de junularaj organizoj kaj en Orienta Afriko kaj en Senegalo.

3) Francis Hult (Usono) pro lia agado ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kiel reprezentanto de UEA kaj kiel prezidanto de la novkreita Komitato pri Lingvoj kadre de la Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun UN (CoNGO), organizinte interalie gravan kunsidon pri multlingveco en UN, en kiu estis egale uzataj la ses UN-lingvoj kaj Esperanto.

4) Mana Brinson Namutema (DR Kongo) pro la organizado de la movado en regiono malstabila pro milito, pro partoprenigado de junuloj en afrikaj Esperanto-eventoj (aparte pri dekoj da junuloj al la 7a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundoka, Burundo) kaj pro la konstruo kaj tenado de Esperanto-domo por akcepto kaj edukado de infanoj, inkluzive kun enplekto de neesperantistoj, asistado, alfabetigo kaj instruo de Esperanto.

5) Manuela Burghelea (Rumanio) pro la valora volontulado ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), pro la agado kiel motoro en diversaj aktivaĵoj de TEJO mem kaj pro la laboro kiel unu el la ĉefaj agantoj ĉe Tutmondaj Voĉoj (Global Voices en Esperanto), subtene al la aperigo de gazetaraj artikoloj serve al diversaj lingvo-grupoj, aparte al indiĝenoj, minoritatoj kaj enmigrintoj.

6) Nisinaga Atusi (Japanio) pro la elstara agado kiel prezidanto de la Komisiono pri Azia kaj Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) kaj kiel vicprezidanto de Japana Esperanto-Instituto, gvidante en la komisiono 14 landajn reprezentantojn kaj respondante pri sukcesa okazigo de la 10-a Azia-Oceania Kongreso en Busano (Koreio).

7) Pascal Dubourg Glatigny (Germanio) pro la ampleksa agado en la Komisiono pri Financo de UEA, pro la esencaj kontribuoj al la efektivigo de la konservo de la Arkivo de UEA ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj de la Biblioteko Hector Hodler ĉe la Pola Nacia Biblioteko kaj pro la akademia agado pri Esperanto, interalie pro la kunorganizado de multlingvaj renkontiĝoj kaj seminarioj. Li lastatempe verkis la antaŭparolon por la romano La horo 25, publikigita en 2022 en la serio Oriento-Okcidento de UEA.

8) Aŭstralia Esperanto-Asocio (Aŭstralio) pro la longdaŭra okazigo de somerkursaroj kun partoprenantoj kaj gvidantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj pro la daŭra serio de konstantaj retprelegoj dum kaj post la pandemio.

Elstara Arta Agado

1) Miguel Fernández Martín (Hispanio) pro la plurjara konscienca prezidado de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj aliaj grandaj kontribuoj al la artoj en Esperanto, aparte pri poezio, tradukoj, muziko kaj komentarioj. Lia brila plej nova verko Omaĝe al Lorca enhavas ne nur tradukojn de poemoj de la plej konata hispana poeto de la dudeka jarcento, sed riĉajn notojn, klarigojn kaj komentariojn por gvidi la legantojn en formo ankoraŭ ne atingita en tia verko en aliaj lingvoj.

2) Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) (Hispanio) pro la plurjara sekretariado de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj grandaj kontribuoj al la artoj en Esperanto, aparte pri verkado, eldonado, tradukoj, filmado kaj muziko. Li pionire eldonis scienc-fikciajn seriojn kiel Sferoj, Orbito nula kaj Future, antaŭenigis en Esperanto la ĝenron mikronovelo, redaktas kaj publikigas artajn filmmaterialojn kaj lastatempe agadas por renovigo de muziko en Esperanto, per konsilado, intervjuoj, tradukoj de kantoj kaj subteno al novaj talentoj.

3) François Randin (Svislando) pro la longtempa agado kiel filmisto en Esperantujo, kun produktado de pli ol 20 filmoj, kelkaj premitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li starigis en Laŭzano (Svislando) la filmkompanion Nandir por Esperanto-filmoj. Inter liaj premiitaj filmoj estas: La ega kesteto kaj La Verda Stelulo.

4) Helga Plötner (Germanio) pro la konstanta sindediĉo al la pentrado de famaj esperantistoj kun ampleksa rigardo al la internacia komunumo kaj ĝia diverseco. Ŝi jam aperigis 5 librojn, nome la serion Esperanto por mi, en kiuj ŝi jam pentris po 16 esperantistoj por libro, entute produktinte 80 portretojn kun biografioj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1120.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi