Lastaj tagoj por la konkurso Partoprenu TAKE-n

TAKEBrazila Esperanto-Ligo, kunlabore kun Brazila Esperantista Junulara Organizo, sia federita asocio Cearaa Esperanto-Asocio kaj la Amerika Komisiono de UEA, organizas la 10an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE), kiu okazos de la 2a ĝis la 5a de novembro 2023 en Fortalezo, Brazilo.

Ĝis la 1a de septembro 2023 amerikaj esperantistoj povas kandidatiĝi en la konkurso “Partoprenu TAKE-n!” por vojaĝsubvencio al la 10a TAKE. Oni rapidu aliri la formularon de la konkurso. Eblas skani la kodon sur la bildo aŭ aliri la ligilon https://mallonge.net/take2023. UEA bondeziras sukceson al la kandidatoj!

UEA aldone invitas ĉiujn kun familianoj (re)kunveni en la bela urbo Fortalezo. La retpaĝo de la 10a TAKE estas https://esperanto.org.br/kongreso. La temo de la kongreso estas “Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj”. La evento plenos je aktivaĵoj, arto kaj agrabla etoso.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1122.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi