Aliĝu al la unua UK en Afriko

Uk-2024

La unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto (UK) venos al Afriko! Tio okazos la 3-10an de aŭgusto 2024 en Aruŝo, unu el la plej vizitataj urboj de Tanzanio. Enirpunkto al multaj naciaj parkoj, ĝi havas kiel belan fonon la imponan monton Meru (4 km 566 m). Aldone al la mirindaj ĉirkaŭaĵoj, Aruŝo ankaŭ havas multon por proponi per si mem.

Elŝutu la unuan bultenon.
Aliĝu ĉe https://uk.esperanto.net/2024/afriko-18.

Ĝis nun en la listo de la aliĝintoj estas 52 homoj el 28 landoj, inkluzive de la senpage aligitaj honoraj membroj, estraranoj kaj oficistoj de UEA.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/afriko-18

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi