BET-57: 117 aliĝintoj el 22 landoj

bet-57Laŭ la statistiko, publikigita en la lasta (la oka) numero de Freŝa Vento, la ĉiutaga gazeto de la 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 15-22an de julio 2023 en Ventspils (Latvio), al BET-57 aliĝis 117 personoj el 22 landoj, plej multe el Litovio – 32 personoj.

Konatiĝu kun la definitiva laŭlanda statistiko.

32 Litovio
27 Latvio
12 Germanio
8 Estonio
6 Italio
5 Finnlando, Koreio, Pollando
3 Hispanio
2 Francio
1 Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Hungario, Israelo, Kanado, Komoroj, Ruslando, Svedio, Svislando, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Ĉi tiom estas malpli ol duono de la aliĝintaro al la pasintjara BET-56, okazinta la 9-16an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio) kun 263 aliĝintoj el 31 landoj.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/bet-142

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi