Arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito

Civito

La arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito estis festata la 29an de julio 2023 okaze de la Parlamenta sesio en Loklo. Sekvis bankedo en la Esperanto-Domo, dum ne estis vizitebla la ejo kie la Pakto estis lanĉita, nome la civita biblioteko de Ĉaŭdefono.

Ĉeestis Esperantianoj de ĉiu generacio, de la deknaŭa ĝis la okdek-kvina aĝjaro; bedaŭrinde eblis nur el Eŭropo. Inter ili la Vickonsulo kaj duono de la Kapitulo, la estrinoj de la du Senataj grupoj, unu el la ĵus elektitaj Kortumanoj, la dojeno de la Lingva Komitato, la ĉefredaktoroj de Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto, reprezentantoj de LF-koop, KCE, PEN, ENa, IIC, ASSI Scout.

“La forumo kiu aprobis la Pakton (1998) estis daŭrigo de la seminario en Raŭmo (1980), la simpozio apud Varsovio (1984) kaj la konferenco de Segedo (1988), el kiuj fontas fundamentoj de raŭmismo” – memorigas c-ano Giorgio Silfer. – “Kiam la forumo estis kunvokita kaj diskonigita (kun invito ankaŭ al la supernaciaj esperanto-organizoj) subite aperis la ideo pri unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dum UK en Montpeliero, la 2an de aŭgusto 1998, precize ok tagojn antaŭ la proklamo de la Pakto (al tiu kunsido nek LF-koop nek KCE nek ERA nek PEN estis invititaj, por mencii nur kelkajn)”.

El la montpeliera kunsido fontis la Esperanto-Dokumento 35E, 24-paĝa broŝureto sur kies dorskovrilo legeblas: “Al la unua kunsido aliĝis 65 asocioj, centroj kaj alispecaj organizaĵoj, kiuj estis pretaj interŝanĝi spertojn por trovi komunajn bazojn por estonta agado. Ĉiuj partoprenintoj trovis la sperton pri la unua kunsido utila kaj kuraĝiga. Sekve ili decidis fari el la Forumo konstantan aranĝon”. Tamen post 1998 neniam okazis la dua kunsido… Male la forumintoj en Ĉaŭdefono retrovis sin en Karolovaro (1999) kaj Sabloneto (2001), kie estis promulgita la Konstitucia Ĉarto; el tio sekvis grandaj kaj gravaj rezultoj.

Fonto: HeKo №818 6-C, 10 aŭg 1023

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi