Latvia BET superis ĉiujn atendojn

BET

La ĉi-jaraj, 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio, kun 117 aliĝintoj el 22 landoj, estis eksterordinare bone planita kaj organizita aranĝo. Oni elektis tre allogan urbon – Ventspils ĉe la bordo de la Balta Maro, kaj perfektan kongresejon, kie oni loĝis, manĝis kaj kunvenis en apudaj domoj.

La kostoj por aliĝo, loĝado kaj manĝado estis, almenaŭ el mia germana vidpunkto, tre malaltaj. Des pli mi surpriziĝis pri la sufiĉe luksaj ĉambroj kaj la bonegaj, abundaj manĝoj kun salata bufedo, desertoj, varmaj kaj malvarmaj trinkaĵoj. Mi apenaŭ sentis la mankon de apartaj vegetaraj manĝoj.

La programo de la BET enhavis multajn interesaĵojn. Aparte mi ŝatis la kvizon de italaj junuloj pri Eŭropa Unio kaj la du prelegojn de Giovanni De Lucia pri italaj regionoj kaj italaj gestoj. Mi mem faris tripartan prelegon pri “Esperanto kaj interhomaj rilatoj” kun aparta atento pri seksa vivo.

Kiam estis truoj en la programo (ekzemple mi ne tro interesiĝis pri ekskurso al bierfarejo), oni povis atingi per 30-minuta promenado belegan strandon kaj naĝi tie.

Aparte sukcesaj estis la artaj programeroj. Ni ĝuis koncertojn de diversaj latvaj ensembloj (el kiuj unu kantis ankaŭ en la liva lingvo), dancis, havis kortuŝan koncerton de ukrainoj kaj sukcesan internacian vesperon (ekzemple kun tre belaj kantoj de koreinoj). Ĉiunokte Sergeo Strašņenko gvidis kantan rondon, kiu vekis en mi belegajn rememorojn pri mia unua kaj sola Esperanto-renkontiĝo en Sovetunio, InterSEJT-2 en 1989 en Minsko.

bet-57

Kvin koreaj BET-aninoj

Kulmino de la arta programo estis por mi – kaj verŝajne por multaj BET-anoj – la koncerto de Anta Eņģele. Ĝuste en 1989 en Minsko mi konatiĝis kun ŝi, kaj en 1992 en la UK en Vieno mi povis denove ĝui ŝian koncerton, kiun ŝi ofertis tie kune kun aliaj latvaj knabinoj sub gvido de la karmemora Austra Pumpure. Intertempe Anta fariĝis profesia kantistino kaj estas sufiĉe populara en sia lando. Post longa paŭzo ŝi nun revenis al la Esperanta scenejo kaj entuziasmigis nin per po deko da belegaj kantoj en la latva kaj en Esperanto.

En la antaŭlasta kongresa tago, ni surpriziĝis pri ĝojiga anonco: Juna kongresanino devis iri al hospitalo … kaj naskis tie, du monatojn pli frue ol antaŭvidite, sanan knabineton.

En la adiaŭa vespero ni festis en la apudmara subĉiela muzeo kaj dancis laŭ latva popola muziko. Estis belega atmosfero, kaj ni ĉiuj povis ĝui luksan vespermanĝon, kiu kostis eĉ ne dekonon de la bankedo en la UK.

bet-57

Bīruta Rozenfelde kaj Anta Eņģele

Ni elkore dankas al la organiza teamo – precipe al ties ĉefino Margarita Želve kaj ties plej sperta anino – la 89-jara Bīruta Rozenfelde, kiu organizis jam antaŭ 64 jaroj la unuan BET (tiam ankoraŭ ĈET – Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro) en 1959.

Por la venonta jaro, oni planas okazigi la 58an BET en Tartu en Estonio, denove en julio, sed eble nur dum kvar tagoj.

Ulrich Matthias

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/bet-141

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi