Lajos Tárkony forpasis antaŭ 45 jaroj

TárkonyAntaŭ 45 jaroj, la 15an de julio 1978, forpasis Lajos Tárkony (1902-1919-1978), hungara financ-oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Ludoviko Totsche, aŭtoro de la poemaro Soifo (1964) kaj de la artikolaro De paĝo al paĝo (1932), pro kiu li estas konsiderata kiel la unua serioza literaturkritikisto en Esperanto.

Tárkony estis kunredaktoro de Literatura Mondo, kunlaboranto de Hungara Vivo kaj de la Esperanto-fako de la Hungara Radio, tradukinto de Vojaĝo en Faremidon (1934) de Frigyes Karinthy kaj kuntradukinto de Dudek horoj (1966) de Ferenc Sánta.

Okaze de la mortodatreveno de Lajos Tárkony ni proponas (re)legi artikolon de István Ertl pri li, kiu aperis en La Ondo de Esperanto kadre de la rubriko “Nia trezoro” (ĝi entenas la poemon Adiaŭo) kaj la poemon de Tárkony Noktiĝo ĉe https://sezonoj.ru/2019/11/blk-10/

AlKo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi