La 74a fervojista kongreso

fervojista

De la 6a ĝis la 11a de majo 2023 okazis en Antverpeno la 74a kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kun la temo “Daŭripovo de la fervoja transporto”. La kongreso estis samtempe unu el la eventoj organizataj kadre de la projekto Verden subtenata de la EU-fonduso Erasmus+. La kongreson partoprenis preskaŭ cent vizitantoj el 12 eŭropaj landoj. La solena inaŭguro okazis en la salono Thomas More de la Antverpena universitato kun ĉeesto de gravaj gastoj el Antverpena provinco kaj Antverpena distrikto.

La programo de la kongreso estis ĉefe dediĉita al laborkunsidoj de IFEF, dum kiuj oni priparolis raportojn de estraranoj kaj unuopaj laborgrupoj, organizajn aferojn, strategion por venonta periodo, preparadon de la kongresoj por sekvontaj jaroj kaj multajn aliajn. Dum fakaj kunsidoj estis prezentataj prelegoj kun enhavo tuŝanta la ĉefan temon de la kongreso, ekzemple, prelego pri kalkulado de emisioj de transporto, alia prelego pri intermodala transporto, sed estis ankaŭ prelegoj pri fervojaj teknikaj aferoj, projektoj ktp.

La ĉefaj prelegoj estis du: la unua estis dediĉita al historio de la unua pasaĝera fervojo sur la eŭropa kontinento kaj la dua al stacidomoj en Belgio/Antverpeno el la vidpunkto de arkitekturo kaj kultura fono. Dum la IFEF-kongresoj estas ankaŭ regule traktataj fervojaj terminologiaj aferoj. El tiu vidpunkto la belga kongreso ne estis escepto, ĉar IFEF rekte kunlaboras kun UIC (Internacia Fervoj-Unio) pri kompletigado de internacia fervoja vortaro – RailLexic kaj necesas reagi al senĉese aperantaj novaj terminoj kaj precizigoj.

En la programo estis ankaŭ Esperanto-kurso kaj atelieroj. La unua ateliero prezentis al partoprenantoj ludon je speciala muzikinstrumento – fretocitro, kaj la dua temis pri kreado de retejo pri biciklotransportado en trajnoj, kiu estas unu el rezultoj de la projekto Verden. Ambaŭ atelieroj estis multnombre vizititaj kaj bone taksitaj.

La vesperoj estis dediĉitaj al kulturaj aranĝoj – Flandra vespero kun tipa muziko kaj bildprezentado, koncerto de violonistoj kaj teatraĵoj. Kutima aranĝo dum niaj kongresoj estas ekskursoj. Dum la kongreso okazis vizito de la ĉefa Antverpena stacidomo – la belega Antwerpen Central, promenado tra la historia centro de la urbo, vizito de la Antverpena haveno, fervojstacio Meldegen kun etŝpura fervojlinio kaj trajneto kun vaporlokomotiveto, kaj ne laste ankaŭ vizito de la fama fervojmuzeo TrainWorld en Schaarbeek. Ĉiuj ekskursoj estis tre interesaj kaj donis al partoprenantoj multajn impresojn kaj novajn informojn.

Tuj post la kongreso sekvis postkongreso en Charleroi/Valonio, dum kiu la partoprenantoj vizitis famajn kaj interesajn lokojn – la memoraĵkomplekson en Bois du Cazier, iama karbominejo, kie okazis katastrofo en 1956 kun multaj mortintoj. Alia vizito celis al Namur – la ĉefurbo de la Valona Regiono kun ĝia fama citadelo, kaj dum la lasta tago estis vizitita teknika unikaĵo – ŝiplifto de Strépy-Thieu.

La 74a IFEF-kongreso enviciĝis inter aliaj sukcesaj kaj neforgeseblaj kongresoj de fervojistoj-esperantistoj.

Ladislav Kovář

Foto: Lode Van de Velde

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/ifef-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi