PEKO: Printempa Esperanto-Kunveno

Peko

PEKO estas Printempa-Esperanto-Kunveno, sed jam de kelkaj jaroj ĝi fariĝis kvazaŭ belga kongreso. Ĉi-foje de la 18a ĝis la 21a de majo oni festis la jubilean dekjariĝon de “Verdaj Skoltoj”, kiuj organizis la renkontiĝon en la urbeto Tilff sub la gvido de Valère Doumont, nomata Lupo. La organiza teamo konsistis el dek skoltestroj kaj aliaj skoltoj inter kiuj dek ses adoleskantoj kaj ok junuloj. Estis akceptitaj tri novaj skoltoj, al kiuj oni transdonis nigroverdan koltukon. Skoltoj havas kromnomojn, tiel aperis inter ni Abelo, Bizono, Briardo, Dingo, Korsako, Magoto, Mambao, Orcino, Neĝpantero.

Tilff estas urbeto proksima al la urbo Lieĝo. Ĝi situas en profunda valo de la rivero Outhre ĉirkaŭata de bela naturo kaj de arbaroj por agrablaj promenadoj. La urbeto famiĝis pro sia speciala karnavalo en kiu paradas “Poreuloj” – homoj trikolore vestitaj per longaj verdaj ĉapoj kun sonoriloj, blankaj ĉemizoj kaj pantalonoj, kaj ĉe la piedoj pajlo ĉirkaŭas la krurojn kvazaŭ radikojn. Gigantoj akompanas la grupon. En la urbeto staras fontano kun kolono ornamita per poreuloj.

Pekon partoprenis ĉefe gejunuloj el Belgio, Germanio kaj Francio. Entute kvindek geesperantistoj festis la dekjariĝon. Lu Wang alvenigis sep ĉinajn gejunulojn loĝantajn en Germanio same kiel ŝi. Ili ĉeestis Esperanto-kurson por komencantoj, kiun gvidis Christine Brücker.

Ni loĝis en renovigita farmbieno de la kastelo Brusonde el la 18a jarcento, adaptita por diversaj kulturaj okazaĵoj. Apuda lageto kun ĉisezone florantaj irisoj ĉe la rando kaj nimfeoj en ĝi, ornamas la parkon kaj donas belan vidon al la kastelo. Apud la loĝejo en antaŭa garbejo troviĝas unika muzeo pri abeloj. Ĝi prezentas filmojn pri la vivo de abeloj, posedas riĉan kolekton de abelbredaj objektoj el diversaj epokoj kaj amason da belgaj kaj eksterlandaj abelujoj skulptitaj el trunkoj. En la muzeo estas ankaŭ instalitaj du vitraj abeluloj por ebligi spekton de la agado de la abeloj. La muzeo estis inaŭgurita en la jaro 1974a.

Dum la renkontiĝo okazis diversaj programeroj. Bernard Regis prelegis kaj prezentis diversajn mapojn. Skoltoj priskribis la historion de la skoltismo, parolis pri siaj agadoj, aktivadoj, distraĵoj kaj aventuroj kiujn ni povis spekti ankaŭ bilde. Ili rakontis pri diversaj grupoj, laboraj kunvenoj, semajnfinoj kaj tendumadoj. Ni eksciis multon pri skoltismo – pri la tutmonda movado, pri ĵamboreoj, totemoj, insignoj kaj simboloj. Ili konigis al ni la skoltajn leĝon kaj promeson kaj informis ankaŭ pri vojaĝkonkurso kaj muzikalo dum la IJK. La himno de la Verdaj Skoltoj estas “La aŭto de la ĉef’…”. Ili kunvenas krom en Belgio ankaŭ en Francio, Germanio, Hispanio kaj Nederlando. En la ĵaŭda vespero Ideal Gabalda organizis cirklodancadon. Ĉiuj fervore sekvis la instrukciojn kaj bone amuziĝis.

Dum la tago la partoprenantoj distriĝis per diversaj ludoj, kunkantis, provis muziki per tubetoj, konstruis simplajn aŭ pli komplikajn objektojn per lignaj bastonetoj, branĉetoj, tolaĵoj, papero kaj ŝnuretoj, faris origamion, ŝtofkolorigis ĉemizojn aŭ sakojn. Okazis ankaŭ gustumado de bieroj, kaj vespere eblis spekti filmojn aŭ ĉeesti noktan ekskurson. Por la posttagmezoj estis organizitaj ekskursoj – vizito de Lieĝo kaj kajakado sur la rivero Outhre, kie kelkaj spertis banadon ĉe renversiĝo de kajako. Iuj piedpromenis ĝis la abatejo Brialmont. Sur la ludtereno de la bieno aperis ankaŭ alia skolta grupo.

Ni manĝis precipe vegetare, kelkaj vegane. Bongustajn pladojn kuiris por ni Ella Strug kaj Eddy Van den Bosch kun la helpo de skoltoj en la kuirejo. Ni havis okazon gustumi ankaŭ ĉinan manĝaĵon (farĉitan pastaĵon) pretigitan de ĉinaj gastoj kaj anas-ovojn, kiujn provizis Valère. Ne mankis frititaj bananoj kun fandita ĉokolado, specialaĵo de Verdaj Skoltoj.

Antaŭ la dimanĉa forveturo estis anoncita la premio de la “Granda ludo”. La gajnintoj ricevis bele ornamitan botelon, kiun ankaŭ eblis aĉeti por subteni la skoltan movadon.

Bone funkciis la libroservo de FEL. Esperantistoj el Lieĝo eldonis dulingvan libreton pri Tilff en Esperanto kaj la franca. En la lasta vespero prezentiĝis orkestro de tubistoj kaj la skeĉo “Kion diras vulpo?” Poste ni ĝuis koncerton de Jonny M sekvitan de diskomuziko. Ĉiuj bone amuziĝis ĝis malfruaj horoj. Estis agrabla etoso inter junaj skoltoj. Dankon al la organizantoj.

Liba Gabalda

Foto de Liba Gabalda

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/belgujo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi