Jubileoj kaj memordatoj en julio 2023

julio

4. Antaŭ 15 jaroj mortis Lee Chong-Yeong (1932-1948-2008), korea fakulo pri komerca administrado kaj esperantisto; vicprezidanto (1990-94) kaj prezidanto (1994-95, 1998-2001) de Korea Esperanto-Asocio, komitatano (1989-2007), prezidanto (1995-98) kaj vicprezidanto de UEA (2001-04), membro de ties Elekta Komisiono (2006-07), lanĉinto de “Kampanjo 2000”, kuniniciatinto de la unua Nitobe-simpozio en la 81a UK (Prago, 1996), reprezentanto de UEA en pluraj internaciaj konferencoj; redaktoro de La Lanterno Azia (2001-04), aŭtoro de Esperanto en la 21a jarcento (2001), Esperanto, la lingvo de la 21a jarcento (koree, 2001), Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj (2003), La 80-jara historio de la korea Esperanto-movado (koree, 2003), Ridante lernu (2007), Elektitaj Zamenhofaj proverboj (tr. el Esperanto, 2008), Amuze lernu (posteume 2011); honora membro de UEA (2004), honora prezidanto de KEA (2001), honora konsiliano de JEI (2005).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 172-174).

5. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Ivan Vasiljeviĉ Lubjanovskij (Лубяновский, 1893-1908-1972), ruslanda kaj sovetunia esperantisto, tradukinto de multaj poemoj de Puŝkin, Lermontov kaj aliaj (entute 48) rusaj poetoj, kiuj aperis en Amikeco, La Suda Stelo, La Ondo de Esperanto, Norda Prismo kaj en aliaj Esperanto-gazetoj, ankaŭ kiel samizdataj fotolibretoj.

11. Antaŭ 35 jaroj mortis Gaudenzio Pisoni (1920-1959-1988), itala instruisto de literaturo, lernejestro kaj esperantisto, tradukinto el la itala (Leopardi, Lorenzo de’ Medici, Ungaretti, Montale, Quasimodo k. a.), poeto kaj recenzanto, plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, membro de la literatura rondo La Patrolo, kunlaboranto de Literatura Foiro kaj aliaj Esperanto-gazetoj.

15. Antaŭ 45 jaroj mortis Lajos Tárkony (1902-1919-1978), hungara financ-oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Ludoviko Totsche, aŭtoro de la poemaro Soifo (1964) kaj artikolaro De paĝo al paĝo (1932) pro kiu li estas konsiderata kiel la unua serioza literaturkritikisto en Esperanto; kunredaktoro de Literatura Mondo, kunlaboranto de Hungara Vivo kaj Esperanto-fako de la Hungara Radio, tradukinto de Vojaĝo en Faremidon de Frigyes Karinthy (1934) kaj Dudek horoj de Ferenc Sánta (kun aliaj, 1966).

18. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Ĥristo Marinov Iskrov (1908-1925-1999), pli konata kiel Ĥristo Gorov, bulgara verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, partia kaj ŝtata funkciulo kaj esperantisto; prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (1960-64, 1976-87), komitatano de UEA (1977-89); aŭtoro de Poemo de l’ plugisto (1930), Ĉe abismo (1932), Du frontoj (1932), Ribela kordo (1983), Mia verda pado (1986); tradukinto de verkoj de Botev, Jovkov, Karaslavov, Smirnenski kaj aliaj bulgaraj aŭtoroj, kompilinto de kelkaj antologioj. Honora membro de UEA (1999).

19. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Wanda Zamenhof (denaske: Frenkel, 1893-1954), pollanda kuracistino, bofilino de Lazarj Markoviĉ Zamenhof (edzino de Adamo Zamenhof kaj patrino de Ludoviko Zamenhof-Zaleski), partopreninto de pluraj UKoj ekde la 4a UK (Dresdeno, 1908).

26. Antaŭ 136 jaroj (1887) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la “Unua Libro” de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.
• Legu pli en la artikolo La unua libro de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2020/07/unua.

30. Antaŭ 40 jaroj (1983) en Budapeŝto komenciĝis la 68a Universala Kongreso de Esperanto kun 4834 aliĝintoj – rekorda nombro antaŭe neniam atingita.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatojoj por julio 2023 aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/julio-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi