La nacia festo de esperantistoj: La 26a de julio ĉiujare

festoĈiu lando havas sian nacian feston. Kutime temas pri la dato en kiu okazis grava evento por la nacia komunumo: akcepto de la baza leĝo/konstitucio, venko en milito, fino de milito (kiun oni malvenkis), naskiĝo de la reĝo, forigo de la reĝo kaj starigo de respubliko, ktp. Oni ankoraŭ debatas, ĉu esperantistoj estas popolo, komunumo, grupo aŭ io alia, sed certe ili estas socia grupo kun malklaraj limoj, kiu iras de ĵusaj komencantoj al veteranoj, kaj ankaŭ ili havas siajn festojn. Lastatempe apud la pli konata, almenaŭ en Eŭropo, la Zamenhof-tago de la 15a de decembro, komencas aperi nova kvazaŭnacia festo, la 26a de julio.

Se ni estas verkantaj ĉi tiujn liniojn kaj vi estas leganta ilin, tio ŝuldiĝas al la 26a de julio. Sen ĝi ni ne estus parto de la Esperanto-movado/komunumo/civito/grupo/klubo/asocio [elektu laŭplaĉe]. Kio okazis la 26an de julio 1887? Io relative banala kaj apenaŭ atentata de la tiama mondo. Aperis en Varsovio libreto kun la titolo en la rusa lingvo: “Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ”, alivorte: Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. Do, la tiel nomata “unua libro de Esperanto”, kiu poste aperis en aliaj lingvoj. Por havi ideon pri tio, kion la mondo atentis anstataŭ atenti libreton aperintan en Varsovio: en Britujo en tiuj tagoj oni estis festanta la oran jubileon pro 50 jaroj da regado de la reĝino Viktoria, kaj ĝuste antaŭ kelkaj tagoj Zulu-lando estis iĝinta parto de la brita imperio.

Sed tiu libreto havis efikon, kiu postvivis la finon de la brita imperio kaj naskis serion da eventoj, kiuj kreis mondvastan komunumon de Ĉinujo al Londono kaj de Aŭstralio al la Baltaj landoj por ne paroli pri Mongolujo kaj Ameriko.

Do, tiu mondvasta komunumo rajtas festi la daton de sia apero, la 26an de julio, kaj post jaroj da provoj nun fine UEA decidis voki la esperantistojn por festi ĝin laŭ du planoj. Unuflanke esperantistoj simple kondutu, kiel kondutas ĉiuj aliaj homoj, kiuj festas similajn festojn. Ili festu per kunvenoj, ceremonioj, festaj manĝoj, ekskursoj, donacoj, bondezirado, gazetaraj konferencoj, kaj ĉiu alia agado konvena laŭ la lando kaj la lokaj sociaj moroj.

Oni ankaŭ profitu la okazon por informi neesperantistojn pri nia ekzisto kaj pri la kialoj de nia ekzisto. Kaj en mondo ĉiam pli militema kaj ĉiuokaze firme intencita detrui sin mem pro troa ekspluatado de la planedo, la afiŝo pretigita de la oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj ŝajnas al ni tre taŭga por priskribi nin kaj nian ekzisto-rajton.

La dua plano de la festado estas internacia kunordigita agado por atingi la deklaron de la Monda Tago de Esperanto [la 26a de julio] fare de Unesko, kio estas tre malfacila, ĉar tiajn deklarojn faras la Ĝenerala Asembleo de Unesko, en kiu decidas la reprezentantoj de ĉiuj membro-ŝtatoj. Do, esence almenaŭ unu ŝtato devas proponi tion kaj la aliaj devas voĉdoni por ĝi. Unesko de tempo al tempo deklaris tiajn tagojn, laste pri la afrika lingvo svahila (kiu tamen jam ricevis similan agnoskon de UN) kaj estas lingvo vaste parolata en Afriko.

Ne estas facile antaŭvidi, kiom da tempo la tuta monda Esperanto-movado bezonos por trovi la bezonatan subtenon de kelkaj ŝtatoj, sed la provo estos potenca okazo por informi pri Esperanto la naciajn Unesko-komisionojn, la ministeriojn pri eksteraj rilatoj, la ĵurnalistojn kaj do entute meti la movadon pli en la publikan vivon de la landoj.

Sed ni esperas kiel esperantistoj.

Renato Corsetti
François Lo Jacomo
Humphrey Tonkin

Laborgrupo de UEA pri la Esperanto-Tago

Legu ankaŭ:
Korĵenkov A. La Unua Libro

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/festo-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi