UN: Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo

La 12an de junio okazos virtuala kunveno pri multlingvismo ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj pri la temo “Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo”. La Esperanto-interpretadon provizos UEA.

Celoj
• Diskuti kiel multlingvismo faciligas dialogon trans Membraj Ŝtatoj, Observaj Misioj, elementoj de UN kaj akredititaj civilsociaj organizoj, kaj kunigas la komunumon de Unuiĝintaj Nacioj, favorante komunan komprenon de kompleksaj demandoj, kaj nutrante kolektivajn solvojn al komunaj defioj.
• Prezenti kazostudojn en kiuj multlingvaj praktikoj fortigas internacian kunlaboron, faciligas la solvadon de problemoj kaj profundigas kompreniĝon trans diferencoj.
• Emfazi establitajn bonajn praktikojn, en komplikaj organizaj kuntekstoj, pri realigado kaj centrigado de multlingvismo, ebligado de pli granda lingva diverseco, kaj atingado de lingva inkluzivo subtene al organizaj celoj – kaj konstati ĉu kaj kiumaniere tiaj praktikoj estu surkonstrueblaj kaj vastigeblaj.

Organizantoj
La Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj kaj la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, kune kun la Konstantaj Misioj de Andoro, Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanio, kaj Kanado, plus la Konstanta Observa Misio de la Internacia Organizo de la Frankofonio, okazigos specialan kunvenon pri la temo “Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo”.

Motivo
Multlingvismo fariĝas kreskanta prioritato tra la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, evidenta plej laste en (a) la rekono de la Membraj Ŝtatoj, ke multlingvismo estas unu el la kernaj valoroj de UN, (b) la Komuna Inspekta Unuo en ties raportoj pri multlingvismo en la sistemo de UN (kiel ekzemple JIU/REP/2002/11, JIU/REP/2011/4 kaj JIU/REP/2020/6), (c) La Ĝenerala Asembleo en ties sinsekvaj rezolucioj pri multlingvismo (inkluzive rezolucion 76/268), (d) la emfazado de la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo pri nutrado de paco, prospero kaj daŭripovo pere de multflankismo, multkulturismo kaj multlingvismo, kaj (e) daŭrantaj klopodoj sub aŭspicio de la Ĝenerala Sekretario kaj la Kunordiganto de UN pri Multlingvismo.
Multlingvismo, kiel ebligilo de multflanka diplomatio, centras en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Estante antaŭpostulo de signifoplena dialogo, multlingvismo estas esenca por konstrui kompreniĝon kaj solidarecon inter popoloj kaj nacioj, kaj por disdividi sciojn kaj identigi komunajn solvojn al la defioj kiujn la mondo frontas. Multlingvismo esencas por kunigi la komunumon de nacioj kiam venos la decidopunkto kaj por certigi efikan dudirektan komunikadon okaze de efektivigo. Adekvata pritrakto de lingva diverseco, interne kaj ekstere, same nepras por ke neniu postlasiĝu kaj ĉiu traktiĝu egale. Tiu ĉi tema kunveno kunvenigos Membrajn Ŝtatojn, Observajn Misiojn, elementojn de UN kaj akredititajn civilsociajn organizojn plus sciencajn fakulojn, por inter si dividi ideojn pri multlingvismo mem kaj ĝian kreskantan efikon je sekvado de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Formato
La kvarhora kunveno okazos virtuale por maksimumigi eblecojn por tutmonda partopreno. La Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo kaj aliaj altnivelaj gvidantoj, Membraj Ŝtatoj, reprezentantoj de la Grupo de Francparolantaj Ambasadoroj kaj la Grupo de Amikoj de la Hispana, Observaj Misioj, UN-elementoj, civilsociaj organizoj akredititaj de EKOSOK kun fokusiĝo je lingvoj, kaj sciencaj fakuloj faros prezentojn rilatajn al la celoj de la tema kunveno.
La kunveno okazos la 12an de junio 2023 de 09:00 ĝis 13:00 EDT/Novjorko pere de Zoom. Interpretadon en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj organizos la NRO-Komitato pri Lingvoj pere de volontulaj civilsociaj interpretantoj. Esperanto-interpretadon provizos Universala Esperanto-Asocio. La kunvenon oni rete registros kaj arkivigos.

Aliĝo
Membraj Ŝtatoj Membraj Ŝtatoj dezirantaj ĉeesti estas petataj konfirmi partoprenon ĝis la 6a de junio uzante tiun ĉi konfirman formularon.
Membraj Ŝtatoj dezirantaj fari intervenon povas registri sin por la listo de parolantoj per submeto de 600-vorta teksto utiligante tiun ĉi formularon por proponi intervenon plej malfrue la 9an de junio.
Invitataj Parolantoj. Aliaj invitataj parolantoj estas petataj alsendi siajn intervenojn laŭ la maniero priskribita en ilia invitletero.
Ĝenerala Aliĝo. Interesatoj el UN-organizoj, civila socio, universitatoj, interregistaraj organizoj k.s. rajtas registri kiel observantoj per plenigo de la ĉi-suba ĝenerala aliĝilo plej malfrue la 9an de junio.

Provizora Programo
9:00-9:30. Malfermo de la Sesio. Altnivelaj gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj faros malfermajn rimarkojn.
9:30-12:45. Dialogo pri konstruado de komuna kompreniĝo per multlingvismo. Prezentoj de Membraj Ŝtatoj, Observaj Misioj, UN-organizoj, civilsociaj organizoj akredititaj de EKOSOK kaj sciencaj fakuloj alternos por faciligi la interŝanĝon de ideoj.
12:45-13:00. Fermo. Finajn rimarkojn liveros la NRO-Komitato pri Lingvoj kaj la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/multlingvismo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi