Antaŭ 45 jaroj: OrSEJT-20 en Altaja stepo

OrSEJT-20

En la blogo “Kronikisto”, kiun la redaktoro de La Ondo de Esperanto kreis por publikigi rememorojn pri la komenco de sia esperantista vivo, kompletiĝis (foto)raporto pri la 20a Orient-Sovetia esperantista junulara tendaro (OrSEJT-20), okazinta antaŭ 45 jaroj (la 10-24an de aŭgusto 1978) en la junpionira tendaro “Sputnik” apud la distriktocentra vilaĝo
Zavjalovo, Altaja regiono kun 162 partoprenantoj, plejparte el Siberio, Uralo kaj Kazaĥstano.

Ĉi tiu raporto kun ĉirkaŭ 90 ilustraĵoj (fotoj, skanaĵoj, mapoj), konsistas el kvin partoj.

OrSEJT-20
1. Plonĝo en la historion de SEJToj (kial la dua OrSEJT havas la dudekan vicnumeron). Neatendita tempoŝanĝo. La loko kaj kondiĉoj. Kvintaga paroliga periodo ĉelaga. Irina Bogomoljskaja (Abramoviĉ) rakontas pri tio, kiel oni forpelis ŝin el la tendaro. 13 fotoj kaj 7 aliaj ilustraĵoj.
Legu kaj spektu ĉe: https://kronikisto.livejournal.com/3843.html

OrSEJT-20
2. La grupoj revenas en la tendaron. Malfermo de OrSEJT-20. La programo. Neptunfesto en salono. 26 ilustraĵoj.
Legu kaj spektu ĉe: https://kronikisto.livejournal.com/4328.html

OrSEJT-20
3. Daŭrigo de la fotoraporto. Du provoj fari foton de ĉiuj partoprenantoj, pluraj fotoj de grup(et)oj, portretoj de aktivuloj. La plej populara tendarano. La fermo de la tendaro. Konkludoj. Kritiko de la “tendara etoso”. 25 fotoj
Legu kaj spektu ĉe: https://kronikisto.livejournal.com/4591.html

OrSEJT-20
4. Grupfoto (plena kaj tri fragmentoj) kun nur 96 numeritaj personoj el la 162 tendaranoj. 50 el ili estas rekonitaj kaj listigitaj. 46 personoj dume restas neidentigitaj.
Legu kaj spektu ĉe: https://kronikisto.livejournal.com/4646.html

kurte
5. Skanitaj presaĵoj pri la tendaro el la Sovetunia oficiala gazetaro kaj el la esperantistaj samizdataj periodaĵoj, kvarpaĝa tendara adresaro. Laŭ la statistiko, la tendaro estis efektive junulara – la averaĝa aĝo de la tendarano estis 22,5 jaroj. 14 ilustraĵoj.
Legu kaj spektu ĉe: https://kronikisto.livejournal.com/4993.html

Estas uzitaj fotoj de Jevgenij Tartyŝev (skanitaj kaj senditaj de liaj gefiloj), Zoja Fedotova (tiam: Bujvarenko), Vladimir Izosimov, Galina Lopareva kaj Aleksander Korĵenkov.

Sur la fotoj oni povas vidi plurajn tiutempajn kaj estontajn Sovetuniajn Esperanto-aktivulojn: Sergej Bronov, Viktor Ĉaldajev, Vladimir Ebel, Grigorij Gercikov (la plej maljuna tendarano, 55-jara), Vladimir Izosimov, Viktor Jakovlev, Gennadij Jaskov, Aleksandr Jelizarov, Nina Korĵenevskaja, Aleksander Korĵenkov, Marina Miĉurina, Svetlana Oljkova (Borovikova), Vladimir Samodaj, Vladimir Sapoĵnikov, Aleksandr Ŝarov, Nadeĵda Ŝeveljova (Panova), Jevgenij Tartyŝev, Jurij Vladimircev k. m. a.

Mi dankas al Viktor Aroloviĉ, Svetlana Birjukova, Irina Bogomoljskaja (Abramoviĉ), Sergej kaj Zoja Fedotov-oj, Oksana Griŝĉuk, Galina Lopareva, Nadeĵda Panova (Ŝeveljova), Andrej Peĉjonkin, Vladimir Sapoĵnikov, Sofija Soskina, Natalja Ŝoroĥova, Marija kaj Aleksandr Tartyŝev-oj, kaj al Viktor Zaĥarov pro la helpo dum la pretigado de la raporto pri OrSEJT-20.

Spektu la fotojn kaj legu la klarigojn en la vivĵurnalo “Kronikisto” https://kronikisto.livejournal.com/.
Ĉe bezono uzu la Guglan tradukilon el la rusa al Esperanto aŭ al via nacia lingvo https://translate.google.com/.

Nun en “Kronikisto” estas 18 artikoloj, kiujn garnas 295 ilustraĵoj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/orsejt-20

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi