Zamenhof-ekspozicio en Mažeikiai malfermita

La ekspozicio estas lokita en la granda antaŭejo ĉe la ĉefa salono de la kulturcentro de Mažeikiai. Tio signifas, ke ĉiuj homoj, kiuj venos al koncertoj, teatraĵoj kaj aliaj aranĝoj de la kulturcentro en Mažeikiai, nepre vidos la grandajn panelojn kun informoj pri la vivo kaj laboro de L. Zamenhof. Dum la malfermo de la ekspozicio la kunlaboranto de la kulturcentro Paulius Mylė prezentis la historion de la lingvo, parolis pri centjariĝo de Litova Esperanto-Asocio kaj pri la plej elstara esperantisto A. Dambrauskas. Li ankaŭ kurte menciis faktojn pri la biografio de Zamenhof, citis vortojn de kelkaj elstaraj homoj kaj ĉe la fino eĉ mem paroligis ĉeestantojn en Esperanto.

La loka esperantistino Gražina Opulskienė kaj kelkaj ŝiaj ekslernantinoj ĉeestis la malfermon. Gražina rakontis pri la historio de Esperanto en la distrikto Mažeikai, memoris kelkajn aktivajn esperantistojn kiel K. Bužokas kaj A. Opulskis, ankaŭ menciis kiajn avantaĝojn en ŝia vivo donis Esperanto.

Respondeculino pri la ekspozicio Lina Ĉernauskienė zorge aranĝis la ekspozicion por ke vizitantoj povu konatiĝi kun la vivo kaj agado de L. Zamenhof. Vizitantoj povos vidi ĝin ĝis la 2a de julio.

Grazina Opulskienė

Ĝi estas artikolo aperonta en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/litovio-59

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi