La 45a Esperantologia Konferenco de CED

esperantologiaLa organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 45a Esperantologia Konferenco de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (29 jul – 5 aŭg 2023).

Du tri-horaj sesioj enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina ronda tablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al fontoj kaj arkivoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj studobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko en Italio, honore al la lando kiu gastigas la ĉi-jaran konferencon. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.

Ni invitas ĉiujn fakulojn – aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadresoj de la organizantoj: jalcaldevi [ĉe] uoc.edu kaj mtfettes [ĉe] sfu.ca. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku, ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale.

La limdato por proponoj estas la 15a de majo 2023.

Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED.

Javier Alcalde, Guilherme Fians, Mark Fettes
Organizantoj de EK 2023

Fonto: https://interlingvistiko.net/interlingvistiko/esperantologia-konferenco-2023/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi