IJK 2024 okazos en Litovio

ijk

La Estraro de TEJO anoncas, kun plezuro, ke la 80a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2024 okazos en Šventoji, Litovio! Šventoji estas malgranda sed tre ĉarma nordokcidenta litova urbo tuj apud la Baltia Maro kaj sufiĉe proksime al la landlimo kun Latvio. En la somero, la urbo estas aktiva kaj proponas multajn amuzaĵojn al turistoj de ĉiuj aĝoj. Ĉi tiu IJK okazos en ĉarma gastejo apud la marbordo, kie partoprenantoj ĝuos agrablan, mildan someron kaj profitos de bunta programo meze de naturo.

La IJK 2024 estos organizita de la Kongresa Komisiono de TEJO kunlabore kun la Litovia Esperanta Junulara Organizo (LEJO), kiu invitis ĝin. La 80a IJK estos la unua en Litovio kaj la balta regiono.

Ekkonu Litovion, la IJK-n 2024 kaj ĝian teamon dum la IJK 2023, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio en aŭgusto. Aliĝu al la ĉi-jara IJK kontraŭ favoraj prezoj ĉe ijk.tejo.org.

Fonto: https://www.tejo.org/ijk-2024-en-litovio/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi