En Esperantujo: La tria bitalbumo de ĴeLe

ĵeleLa 21an de aprilo 2023 estis lanĉita la bitalbumo En Esperantujo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. En Esperantujo estas la tria albumo de ĴeLe, eldonita en 2014 sur KD kun 14 kanzonoj komponitaj de Lena. Nun ĝi reaperis laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo.

Ĉi tiu albumo de ĴeLe prezentas kolekton de tute diversaj kantoj, verkitaj ekde 1987 (Salut’ al vi, amikoj, Ho, renkontiĝo, Sezonoj, Via ravo) ĝis 2014 (La solulo, Danĝera gluo, Krio, Dancu kun mi). La kanto En Esperantujo, kiu temas pri la Esperanto-spertoj de la duopo en kaj dum Esperanto-aranĝoj, sonas en ĉiuj koncertoj de ĴeLe.

Do, plezuru kun ni
la etoson unikan,
kantu kune kun ni
kaj brakumu amikojn

En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Tekstoj kaj muziko: Lena Wilke (krom 3 kaj 13: de nekonataj aŭtoroj)
Ĵenja: kantado, violono, akustika gitaro, ukulelo, metalofono
Lena: kantado, piano, akustika gitaro, drumado, blovharmoniko
Eva-Maria Höhne: kontrabaso
Mike Hesche: akustika kaj elektra gitaroj
Registrado kaj miksado en studio de la Muzika Arto-Lernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Foto por la kovrilo: Claudia Heinze

14 kanzonoj / 40:47 minutoj.
Disponebla laŭ la formatoj MP3 (320 Kb/s), OGG, FLAC, elsendfluo.
Produktita de ĴeLe © 2014.
Bita eldono kaj distribuado de Vinilkosmo © 2023.

Spektu kaj aŭskultu la muzikvideon En Esperantuj’ ĉe https://youtu.be/ZjzVAv_DqvQ.
Aŭskultu fragmentojn de ĉiuj kantoj kaj mendu ĉe https://mallonge.net/yr.

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/muziko-33

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi