Beletra Almanako, 2022, №45

beletra almanakoArta inteligento kaj parolrobotoj pli kaj pli eniras nian vivon, ankaŭ ChatGPT entrudis sin en la redaktan kolektivon de Boao kaj verkis prezenton por la pasintjara oktobra almanako, kies pdf-versio ĵus atingis nin.

En la branĉo de originala prozo oni trovas rakonton de Sara Spanò, kies intrigo ligiĝas al la (infana, sed ne nur) ludo “ŝtono, tondilo, papero”. La nova romano Falaflo en maco de Sten Johansson denove tuŝas sociajn temojn, ĉi-foje ankaŭ la influon de politikaj konfliktoj al la vivo de homoj. Konatiĝu kun romanfragmento. La sovetunia pasinteco ne lasas Mikaelon Bronŝtejn kaj iĝas fono de lia vica verko Paŭlo kaj la partio. Gerrit Berveling invitas verkemajn legantojn pripensi kiudirekte movi la de li intence duonverkitan rakonton. Originala poezio aperas per tri poemoj de Wally du Temple.

Proze traduke al la almanako kontribuis Edmund Grimley Evans (Franz Kafka: El La Proceso), Carlo Minnaja (Cesare Pavese: Sendormeco), István Ertl (Helga Nõu: Iu telefonas).

Da tradukita poezio estas abunda oferto fare de elstaraj tradukantoj: Yolanda Castaño (el la galega Suso Moinhos), Stewart Sanderson (el la angla Humphrey Tonkin), Aaro Hellaakoski (el la finna Jouko Lindstedt), Inocencia Montes (el la hispana Miguel Fernández).

Plie sur la almanakaj paĝoj oni trovas analizon de Toño del Barrio “Malfidu la artan inteligenton, eĉ se ĝi parolas Esperanton”; praktikan sperton de Wael Almahdi pri la Haĝo. “Krei ligilojn per senbara lingvo” estas antaŭparolo de Sarah Al-Matary, fakulo pri intelekta historio, al la grava studo katalunlingva de Javier Alcalde Esperanto i anarquisme: els orígens 1887-1907. Geoffrey Sutton eseas pri la malprosperiĝo de la latina lingvo, Gerrit Berveling pri sia cerb-infarkto (temo de malsano kaj ĝia influo al la vivo de malsanulo kaj de ties proksimuloj estas proksima al mi, kaj mi dankas pro fojfojaj traktoj en la almanako). Trevor Steele prikonsideras, ĉu vere “ni ŝuldas nenion al la aborigenoj”, kiel diras iuj politikistoj en Aŭstralio, kaj proponas ĵeti rigardon en la situacion antaŭ unu jarcento.

La recenza fako riĉas kaj ofertas analizojn pri la romanoj de Sten Johansson: de Jorge Camacho pri Marina kaj Sesdek ok, kaj de Jouko Lindstedt pri Secesio. István Ertl foliumas la bildan-tekstan albumon Esperanto vivas pri la strukturo kaj funkciado de Esperanta Civito. Esperanto – Lingua Franca and Language Community de Sabine Fiedler kaj Cyril Robert Brosch estas sub la lupeo de Jouko Lindstedt. Federico Gobbo analizas la romanon L’uomo che voleva essere una minoranza de Diego Marani, itala verkisto, kiun Esperanto ne lasas trankvila kaj kiu kreis la lingvon Europanto satire al internaciaj helplingvoj.

Omaĝe al Edwin de Kock (1930-2022) aperas lia “Adiaŭ al la memo”.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/ba-11

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi