Esperantistoj-ĵurnalistoj seminarios apud Kaŭno

lea

La tradicia, 16a seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos la 20-21an de majo 2023 apud Kaŭno (Litovio). La preparado iras glate kaj sukcese. Je la 5a de aprilo al la seminario aliĝis 42 partoprenantoj el ok Litoviaj urboj. Ni atendas pliajn.

En la programo estas antaŭviditaj jenaj aferoj:

1. Prezentado de la nova “Granda Esperanta-litova vortaro” de Petras Čeliauskas (810 paĝoj, 52 mil vortoj ). Partoprenos la aŭtoro de la vortaro Petras Čeliauskas kaj la direktoro de la Monda centro de litovoj Valdas Kubilius. Oni povos akiri la vortaron kun rabato.
2. Fakulo pri komunikado kaj publikaj rilatoj, historiisto kaj ĵurnalisto Linas Kontrimas prelegos pri la temo “Ĉu povas esti neveraj novaĵoj?” kaj gvidos tiuteman diskuton.
3. Okazos renkontiĝo kun Vladimiras Beresniovas (Vlaberis), fama Litovia pentristo, karikaturisto, humuristo, poeto kaj ilustranto de libroj, ĵurnalisto. Funkcios ekspozicio de liaj verkoj.
4. Sigita Barniškienė, profesorino de la Kaŭna universitato Vytautas La Granda faros prelegon “El la historio de la evoluo de Esperanto”.
5. Gražina Opulskienė rakontos impresojn pri sia vojaĝo al Israelo kaj partopreno en la kongreso de esperantistoj de Israelo.
6. La direktoro de la Monda centro de litovoj Valdas Kubilius rakontos pri sia organizaĵo.
7. Okazos renkontiĝo kun Juozas Kundrotas, fama litova verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de pli ol 30 libroj, ĉefredaktoro de la eldonejo “Ryto varpas”.
8. Kvizon pri Esperanto-movado gvidos Vytautas Šilas.
9. Sabate vespere ludos per violono Sigita Railaitė-Sičiūnienė, kiu venos al nia aranĝo el Islando.

Interkonsente kun la organizantoj de la antaŭaj ĵurnalistaj seminarioj, la organizadon de ĉio tiu aranĝo transprenas Litova Esperanto-Asocio, kiu realigos ĝin kune kun Litova Esperantista Ĵurnalista Asocio. La 16a seminario okazos la 20-21an de majo en kampadejo je 26 kilometroj de Kaŭno direkte al Vilkija.

La programo estos maksimume analoga al la programoj de la antaŭaj seminarioj (prelegoj, diskutoj, kvizo, vespero kun kantoj, banejo k. s.). Funkcios libroservo.

La partoprenkotizo estas la sama kaj nur simbola – 30 eŭroj (noktado, tagmanĝo, vespermanĝo, matenmanĝo, kafopaŭzoj, banejo, organizaj elspezoj). La monon ĝiru al konto de la kasistino Irena Jagminaitė aŭ pagu kontante ĉe via alveno al la seminario. Anticipa registriĝo bezonatas.
Pri la partopreno informu al Asta Nastaravičiūtė aŭ Povilas Jegorovas.

Venontojn per publika transporto ni veturigos el la busa aŭ fervoja stacidomoj de Kaŭno al la loko de la seminario. Estas invitataj ĉiuj esperantistoj, ne nur ĵurnalistoj.

La organizantoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/litovio-55

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi