La marta Ondo: ampleksa kaj riĉenhava

marta ondoKvankam la redakcio de La Ondo de Esperanto promesis, ke la legantoj ricevos 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu numero de la Ondo estas pli ampleksa. La marta eldono (LOdE, 2023, №315) estas 139-paĝa, same kiel la rekorde ampleksa decembra Ondo (LOdE, 2022, №314). En ĉi tiu printempa (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) numero, aperinta je la monatŝanĝa marta-aprila nokto, estas sesdeko da tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.

La movadan sekcion “Eventoj” de la unua ĉi jara Ondo nature malfermas artikoloj pri la tri tradiciaj jarŝanĝaj esperantistaj renkontiĝoj en Germanio: JES, NR kaj Luminesk’, kiuj finfine okazis post la pandemia paŭzo. Sekvas raportoj pri la kongresoj Afrika kaj Ĉinia, pri multaj esperantistaj renkontiĝoj okazintaj en diversaj landoj kaj pri tiuj kongresoj kaj renkontiĝoj, kiuj okazos en la proksimaj monatoj, pri novaĵoj en TEJO kaj UEA kaj aliaj movadaĵoj.

“Mi estas ĝenerale pesimisma pri ĉio, sed ne speciale pri Esperanto” estas la titolo de la intervjuo kun Edmund Grimley Evans, laŭreato de la honora titolo “La Esperantisto de la Jaro 2022”, kiu interese respondas al la demandoj de Paweł Fischer-Kotowski en la sekcio “Tribuno”. En la sama sekcio Stanislav Belov rakontas pri kurioza “marsa” pejzaĝo en Uralo, Aleksander Korĵenkov resumas la rezulton de la plej freŝa censo en Ruslando, Bernhard Westerhoff artikolas pri la jubileanta Bahaa Esperanto-Ligo, kaj Jaes Estrada prezentas la agadon de Bobelarto.

En la sekcio “Arkivo” Legu la liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por aprilo 2023, kiun kompilis (li faras tion ĉiumonate) la Ondaredaktoro.

Ekde 2020 en ĉiu numero de La Ondo de Esperanto la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”, kaj en la marta eldono ĝi estas rekorde ampleksa – 75-paĝa. En nia unika projekto Rusa Novelaro 2 aperis la kvina parto: kvar rakontoj de Leonid Andrejev, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukon kaj komentojn. Beletre kontribuis al la marta Ondoankaŭ Paulo Sérgio Viana per originala novelo kaj Miguel Fernández per traduko de 17 mikronoveloj de la hispana verkisto Alberto García-Teresa.
Aleksander Korĵenkov prezentas sian ĉiujaran statistikan analizon de la libroproduktado en Esperantujo, laŭ kiu en 2022 aperis ekzakte cent libroj pri/en Esperanto. Alia ĉiujara teksto estas aŭtorita de Wolfgang Kirschstein, kiu rakontas pri la rezulto de la prestiĝa filmpremio Oskaro 2023. En la marta kultursekcio oni povas legi ankaŭ kelkajn recenzojn, kaj artikol(et)ojn pri literaturaj, muzikaj kaj gazetaj novaĵoj en Esperantujo.

Al la sekcio “Mozaiko”, kiel ĉiam, kontribuis Stanislav Belov per paĝo da virinfestaj ŝercoj kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Temas do pri rekorde ampleksa, kulture kaj movade riĉa kaj interesa bitgazeto kun klare difinita profilo!

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2023 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2022 danke al la Amikaj donacoj 27 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2023 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№316) aperos en junio. La akceptolima dato estas la 19a de junio.

Enhavtabelo de la marta Ondo (2023, №315)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Eventoj
5 Eventoj
6 Partopreninto. JES 2022-2023: Kial elstare unika?
8 Lu Wunsch-Rolshofen. Novjarfesto kun 181 partoprenantoj el 14 landoj
10 Andreas Diemel. Luminesk’: Renkonti la novan jaron
11 Vjaĉeslav Ivanov. La 8a Afrika Kongreso de Esperanto
12 Venontjare UEA unuafoje kongresos en Afriko
13 Alain Favre, Nicole Margot, Stefano Keller. Ĝenevo: Esperantistoj en sesio de la Homrajta Konsilio
14 Albert Stalin Tancinco Garrido. TEJO: Rezulto de la Administra Subvencio 2023
15 Xie Ruifeng, Chen Ji. Ĉinio: Nova epoko, novaj taskoj kaj nova progreso
18 Liba Gabalda. MES 2023, ĉu la lasta?
20 Tuomo Grundström. EAF: Vintraj Tagoj kaj jarkunveno en Jyväskylä
21 David Ruíz Sánchez. La sukcesa RenKEJtiĝo en Katalunio
22 Mato Ŝpekuljak. Kurso de Esperanto en Societo Poligloto
23 Irina Gonĉarova. APERo-16: hejma etoso kaj politika neŭtraleco
24 Wolfram Rohloff. Bibliaj Tagoj en Treviro
26 Bharat Kumar Ghimire. Speciala Ekskurso en Nepalo
28 Jorgos. La Korusa Semajno: La 30a finiĝis, ek al la 31a!
29 Ilona Koutny. Unujara instruista trejnado ĉe UAM
20 Halina Gorecka. Varsovio akceptos la Bibliotekon Hector Hodler
31 IKU en Torino – plej riĉa programo post 2015
32 Aleksander Korĵenkov. UK-108: Ĉu baldaŭ 1000 aliĝintoj?
33 La 51a Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto
34 Peter Baláž. Centoj da poliglotoj kunvenos junie en Pollando
36 Fortalezo akceptos kvar samtempajn kongresojn
37 Jubilea, 100-a Germana Kongreso en Braunschweig
38 Katalin Kováts. Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio
38 La 72a Kristana Kongreso: Dialogo inter religioj
39 La 96a Kongreso de SAT okazos ĉeeste en Greziljono
39 Irina Gonĉarova. Temploj kaj Urboj №3. Tula. Temo: 1874
40 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

41 Tribuno
42 Paweł Fischer-Kotowski. Edmund Grimley Evans: Mi estas ĝenerale pesimisma pri ĉio, sed ne speciale pri Esperanto. Intervjuo kun Edmund Grimley Evans
47 Stanislav Belov. Viziti Marson sen kosma flugo
49 Aleksander Korĵenkov. Censo 2020: Esperanto en Ruslando malkreskas
50 Amri Wandel. Du precizigoj pri la scienca programo de la 107a UK
51 Bernhard Westerhoff. Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara
53 Jaes Estrada. Bobelarto: Literaturamantoj maratonis en la reto
54 Subtenu Esperanton en la librofoiro en Rio-de-Ĵanejro
55 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

56 Arkivo
57 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2023

59 Kulturo
60 Aleksander Korĵenkov. Andrejev, juĝenketisto kolektanta informojn por akuza akto
61 Leonid Andrejev. La anĝeleto. Silento. La abismo. El rakonto, kiu neniam estos finita (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin)
97 Paulo Sérgio Viana. Fine de somero
100 Miguel Fernández. Nova ĝenro: Mikronovelo
102 Alberto García-Teresa. El Gvidlibro pri Manglejo (Tradukis el la hispana Miguel Fernández)
107 Aleksander Korĵenkov. Ekzakte 100 libroj en 2022
110 Aleksander Korĵenkov. Orienta Almanako: Nova senpaga bitlibro de Sezonoj
111 Wolfgang Kirschstein. En la mondo blovas nova vento
116 Kirilo Brosch. “Mesaĝon aŭdas mi, sed mankas al mi kredo” (Recenzo: Ryszard Rokicki. Enkonduko en la morfologion de Esperanto)
120 Carlo Minnaja. Kulturo de popolo, popolo kun kulturo (Recenzo: Esperanta Kulturo)
124 Suso Moinhos. Necesaj studoj (Recenzo: Humphrey Tonkin. Memoru ĉi praulojn)
127 Floréal Martorell. Realeco de Mikel Klav: La unua muzika albumo en 2023
128 Floréal Martorell. Tra la sonĝoj: La unua bitalbumo de ĴeLe
129 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero pri kulturo
129 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2022, №45
130 Literatura Foiro, 2023, №321
132 La 3a Interkultura Novelo-Konkurso
133 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Nova senpaga libro de Sezonoj: Dek du rakontoj de Paulo Sérgio Viana

134 Mozaiko
135 Stanislav Belov. Aĥ, tiuj virinoj…
136 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
137 Perantoj de La Ondo de Esperanto
138 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/ondo-111

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi