TEJO serĉas novan grafikiston por la revuo Kontakto. Kiel grafikisto, vi kunlaboros proksime kun la redaktoro, por enpaĝigi la enhavojn kaj realigi viajn ideojn pri la grafika aspekto de la revuo. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La laboro okazas per interreto (per la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi.
Laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo
Salajro: po 250€ por numero (sesfoje jare)
Loko: distance
Komenco: plej baldaŭ kiel eblas, por ekprepari la unuan numeron de 2023
Laborpriskribo:
- Desegni kaj prizorgi la grafikan aspekton de la revuo
- Enpaĝigi la enhavojn ĝustatempe
- Kunlabori proksime kun la redaktoro
Kondiĉoj:
- Havi sperton rilate enpaĝiĝadon kaj grafikan laboron
- Kapablo lerte labori sen proksima superrigardo
- Kapablo kunlabori kaj komuniki en internacia teamo trans malsimilaj horzonoj
- Esti preta sin devigi al la posteno por almenaŭ unu jaro
- Bona nivelo de Esperanto estas avantaĝo, sed ne estas deviga por la posteno, kondiĉe ke vi plenumas la aliajn kondiĉojn
Se vi interesiĝas, bonvolu sendi vian kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org ĝis la 10a de aprilo. La kandidatiĝo enhavu motivleteron, kaj vivresumon pri viaj spertoj (ideale kun ekzempleroj) rilate al enpaĝigado kaj grafika laboro.
Elektitaj kandidatoj estos kontaktitaj de TEJO por diskuti la sekvajn paŝojn de la kandidatiĝo. La malferma alvoko fermiĝos kiam ni plenigos la postenon.
Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org.
TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.