Jubileoj kaj memordatoj en marto 2023

marto 2023

1. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Ilona Koutny (kútni, 1953-1972- ), hungara lingvistino, instruistino kaj esperantistino, ekde 1997 loĝanta en Pollando; redaktoro ĉe Scienca Eldona Centro de UEA, gvidanto de la Esperanto-fako ĉe la universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto (1987-97), fondinto (1997) kaj gvidanto de postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, organizanto de interlingvistikaj simpozioj ĉe UAM; membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), membro de AIS (1985); aŭtoro de Hungara-Esperanta meza vortaro (kun I. Szerdahelyi, 1996), Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002), Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (2003), Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado (2005), Angla-Esperanta-Litova etvortaro pri Lernado kaj Laboro (kun A. Čižikaitė, 2005), Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (kun C. Brosch, M. Jaskot, H. Vogt, 2008) kaj de pluraj artikoloj; redaktoro de kelkaj esperantologiaj kaj interlingvistikaj libroj; laŭreato de la honorinsigno de HEA (1989), premio de la Fondaĵo Grabowski (2008), diplomo de UEA pri Elstara Agado (2015), honora membro de ILEI (2016); la Esperantisto de la Jaro 2008.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 159-160).

5. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Magomet Isajev (ruse: Магомет Измайлович Исаев, osete: Исаты Измаилы фырт Мæхæмæт, 1928-1956-2011), filo de laka patro kaj oseta patrino, sovetunia kaj ruslanda lingvisto, interlingvisto kaj esperantisto, vicprezidanto de la Ruslanda Packomitato; prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj Esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando (1971-79) kaj de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-89), vicprezidanto de MEM (1976-88), aŭtoro de la scienca libro Язык эсперанто (1981) kaj de la lernolibro de Esperanto (Лun Z. Semjonova, 1984), kompilinto de du ruslingvaj interlingvistikaj kolektoj: Problemoj de interlingvistiko (1976) kaj Problemoj de internacia helpa lingvo (1991).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 136-138).

6. Antaŭ 30 jaroj mortis Božidar Popović (Божидар Поповић, 1913-1932-1993), serba/jugoslavia astronomo kaj esperantisto, direktoro de Esperanto-Instituto en Sarajevo (1958-62) kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto (1962-65), prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Federacio (1969-79), komitatano (1953-77) kaj vicprezidanto (1973-74) de UEA, aŭtoro de populara Esperanto-lernolibro (kvar eldonoj ekde 1953), ĝenerala sekretario (1954-71) kaj prezidanto (1971-77) de ISAE, honora membro de UEA (1977).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 232-233).

8. Antaŭ 75 jaroj mortis Edgar von Wahl (val, 1867-1887-1948), baltgermana instruisto, ruslanda mararmea oficiro kaj interlingvisto, pioniro de Volapuko kaj Esperanto, aŭtoro kaj tradukanto (interalie, de Princ(id)ino Mary de Lermontov en 1889), forlasinta Esperanton pro nerealigo de reformoj, kunlaboranto de la interlingvistika revuo Kosmoglott, aŭtoro de la planlingvo Occidental (1922) post lia morto konata kiel Interlingue.

17. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis René de Saussure (sosür, 1868-1906-1943), sviso kun francia civitaneco, matematikisto, interlingvisto kaj esperantisto, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure; fondinto kaj gvidanto de Internacia Scienca Oficejo Esperantista en Ĝenevo (1906) kaj sekretario/direktoro de ISAE, fondita surbaze de ĉi tiu oficejo, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES, 1908-09), vicprezidanto de la 9a UK (Berno, 1913) en kiu li faris kongres­paroladon (unuafoje ne Zamenhof ĉefparolis en la malfermo de UK); proponinto de la internacia monsistemo “Spesmilo”, akceptita de la 3a UK (1907); redaktoro de Internacia Scienca Revuo (1907-10), Svisa Espero (1908-09, 1916-18), Lingvo Kosmopolita (1912-13), La Teknika Revuo (1918-19); membro de LK (1907-20) kaj AdE (1908-20), gvidanto de la Akademiaj sekcioj pri vortfarado (de 1911) kaj pri teknika vortaro (de 1912), proponinto de la principo de “neceso kaj sufiĉo” (AdE akceptis ĝin en 1913) kaj de la teorio de vortfarado bazita sur la gramatika kategorieco de la Esperanto-radikoj (AdE akceptis ĝin nur en 1967); aŭtoro de kelkaj planlingvoj, havantaj avantaĝojn de Esperanto kaj Ido (Antido, 1907; Antido 2, 1910; Lingvo Kosmopolita, 1912; Lingvo Cosmopolita, 1913; Esperantido, 1919; Nov-Esperanto, 1925; Mondialo, 1929; Universal-Esperanto, 1935; Esperanto II, 1937); aŭtoro de pluraj libroj, i.a: Projekto pri internacia monsistemo (1907), La geometrio de “folietoj”: aŭ geometrio folietara (1909), La logika bazo de vortfarado en Esperanto (1910), Respondo al la oficiala raporto de la Delegitaro por elekto de helplingvo internacia (1911), Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto (1915), La vortstrukturo en Esperanto (1916), Projekto de praktika skribo (1916) k.m.a.

19. Antaŭ 50 jaroj (1973) fondiĝis Bahaa Esperanto-Ligo (BEL).

23. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Antanas Poška (1903-1913-1992), litova kaj sovetunia antropologo, arkeologo, vojaĝanto, ĵurnalisto kaj esperantisto; li realigis siajn vojaĝojn per Esperanto, parolis en Esperanto-programoj de Litovia Radio (Kaŭno), estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio antaŭ ties likvido en 1940, prezidanto de la Vilna Esperanto-klubo en la 1960aj jaroj.
• Legu pli en la artikolo de Vytautas Šilas https://sezonoj.ru/2014/06/trezoro-2/

26. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Charles Lemaire (lömér, 1863-1897-1926), belga oficiro, kolonia administristo en Afriko, vojaĝanto, verkisto, direktoro de la Kolonia Altlernejo (Antverpeno), esperantisto kaj idisto (ekde 1908), pioniro de Esperanto kaj Ido en Belgio; fondinto (1902) kaj financinto de la gazeto Belga Sonorilo, la unua prezidanto de la Belga Ligo Esperantista (1905-08); membro de la Lingva Komitato (LK, 1905-08); idisto ekde 1908. Omaĝe al li estas nomita la plej granda turisma allogaĵo de Antarkto – markolo Lemaire.

28. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Ernest Archdeacon (arŝdekón, 1863-1908-1950), irland-devena franca advokato, inventisto, mecenato, pioniro de aŭtomobilismo kaj aviado, populariganto de tekniko kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio SFPE, poste UFE (1926-45), kunfondinto (kun G. Warnier, 1928) de la mecenata asocio “Domo de Esperanto”; membro de la Lingva Komitato (1932-38); aŭtoro de la ampleksa franclingva verko Kial mi iĝis esperantisto (kun antaŭparolo de H. Farman); li ofte gastigis esperantistojn en sia jaĥto “Esperanto”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 15).

28. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Hans Michael Maitzen (1943-), aŭstra instruisto, astronomo kaj esperantisto, prezidanto de TEJO (1968-69), prezidanto de AIS (2012-16), preleganto en la Internacia Kongresa Universitato, kunlaboranto de la nova PIV (2002) pri astronomio kaj astrofiziko, reprezentanto de UEA ĉe la Viena oficejo de UN ekde 2012; laŭreato de la diplomo de UEA pri Elstara Agado (2013).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj por marto 2023 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/marto-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi